Paŭlo Erdős
Hungara matematikisto
Paŭlo ERDŐS, hungare Erdős Pál, (naskiĝis la 26-an de marto 1913 en Budapeŝto, kaj mortis la 20-an de septembro 1996 en Varsovio) estis hungar-juda matematikisto kaj nombroteoriisto, kies speciala fako estis la prima teoremo (vidu primoj).
Paŭlo Erdős | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de marto 1913 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de septembro 1996 (83-jara) en Varsovio |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara • angla |
Loĝloko | Unuiĝinta Reĝlando • Manchester • Varsovio • Hungario • Israelo • Usono |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Lajos Erdős |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |

Paŭlo Erdős en Budapeŝto, aŭtuno 1992.
Paŭlo Erdős estis unu el la plej produktemaj matematikistoj nuntempaj kaj produktis ĉirkaŭ 1500 matematikajn artikolojn, kio estis pli multaj ol iu ajn alia matematikisto ekde Euler. Paulo Erdős estis konata kiel ege ekscentra persono kiu vivis ekskluzive por la matematiko.
Li estis ano de Hungara Scienca Akademio kaj li ricevis ekzemple premion Kossuth.
En 1983/1984 li estis premiita la Wolf-Premio pri Matematiko.[1]