Jan Sztaudynger
Jan Izydor Sztaudynger (naskiĝis la 28-an de aprilo 1904 en Krakovo, mortis la 12-an de septembro 1970 samloke) estis pola poeto, aŭtoro de komediaj poemetoj, satiristo, teoriisto de pupteatro, tradukisto.
Jan Sztaudynger | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Jan Sztaudynger | |||||
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1904 en Krakovo | ||||
Morto | 12-an de septembro 1970 (66-jaraĝa) en Krakovo | ||||
Tombo | tombejo "Savanto" en Krakovo ![]() | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando ![]() | ||||
Alma mater | Jagelona Universitato Jan III Sobieski High School in Kraków (en) ![]() ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Zofia Sztaudynger (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Jan Jacek Sztaudynger (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto satiristo tradukisto ![]() | ||||
Laborkampo | Marionetado, poezio, satiro, tradukado kaj pupteatro ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiJan Sztaudynger naskiĝis en familio german- kaj francdevena. De la germana familia branĉo devenas la origino de la familia nomo, kiu historie germanlingve estis Staudinger. Jan estis filo de la gepatroj Izydor Jan Józef kaj Anna el domo Kokowska.
Li frekventis la Modelan Ekzerc-Lernejon ĉe la Instruista Seminario en Krakovo. Post eksplodo de la unua mondmilito li evakuiĝis kun la gepatroj al Brno en Moravio, kie li daŭrigis la lernadon en Privataj Polaj Gimnaziaj Kursoj. En 1915 eklernis en la Dua Gimnazio je la nomo al Reĝo Johano Sobieski en Krakovo. Post ĝia fino kaj abituro li ekstudis la polan kaj germanan filologiojn en la Jagelona Universitato de Krakovo. En 1923 li finis unujarajn Pedagogiajn Studojn, unu jaron poste doktoriĝis pri filozofio surbaze de la laboraĵoj: Rilato de Stefan Garczyński al religio kaj Influo de Goethe al Garczyński.
Post fino de la studoj Sztaudynger iĝis instruisto de la pola lingvo en gimnazio je la nomo al Ladislao la 2-a Jogajlo en Dębica, kaj post soldatservo en Substandardista Lernejo de Infanterio en Zaleszczyki (Podolio) translokiĝis al Bydgoszcz, kie lekciis dum duonjaro en Vira Instruista Seminario. En 1930 li translokiĝis al Poznano, kie dum kvar jaroj li lekciis en Instruista Seminario de nomo "Ewaryst Estkowski". Edziĝis al Zofia Jankowska, en 1933 naskiĝis filino Anna. En 1934 iĝis lekciisto de Ŝtata Fakultata Lernejo, kie lekciis (1938–1939) pri pupteatro.
Post eksplodo de la dua mondmilito kune kun la familio estis arestita de germanoj, setligita en tranzita koncentrejo en distrikto Sandomierz. En Opatów partoprenis sekretan instruadon sur la gimnazia nivelo.
Konata aforismo
redaktiKonata citaĵo de li estas la aforismo
- "Malpermeso - la plej bona propagando." (esperantigis Georgo Handzlik)
Bibliografio
redakti- S.W. Balicki, Sztaudynger nieznany (Sztaudynger nekonata), "Życie Literackie" (Literatura Vivo), nr 10, 1974, p. 8–9
Eksteraj ligiloj
redakti- Słownik Biograficzny Ziemi Jeleniogórskiej: Jan Izydor Sztaudynger Biografia Vortaro de Jelenia Góra-regiono