Pola-Barata Biblioteko

Pola-Barata Biblioteko (pole Biblioteka Polsko-Indyjska, angle Indian-Polish Library) estas eldona serio, fondita de Wanda Dynowska kaj Maurycy Frydman en 1944 en Ĉenajo (Barato). Ĝi ekzistis ĝis 1971. Celo de la Biblioteko estis vaste konceptita popularigo de la barata literaturo, kulturoj, historio kaj religioj en Pollando kaj la pola literaturo, kulturo kaj religio en Barato.

Eldona agado redakti

La unua publikaĵo numerita A-1 estis libro de P. Jordan, First to Flight, en kiu estis prezentita germana-soveta invado en Pollandon en 1939 kun karakterizo de la pola nacio, kiu grandparte ne makuliĝis per kunlaborismo kun germanoj, diference de multaj eŭropaj nacioj.

La unua volumo, eldonita de la Pola-Barata Biblioteko, numerita P-1, estis titolita Z pielgrzymką hinduską w głąb Himalajów (Kun la hinduisma pilgrimo profunden en Himalajo). Dynowska ĉ. ¾ de sia enspezo en pola konsulejo en Bombajo donis al agado de la Biblioteko, interalie por aĉeti polajn skribsignojn, bezonataj por presado.

En la dua serio Dynowska publikigis librojn en la angla, hindia, tamila, interalie elektis kaj tradukis anglen polan poezion ekde Jan Kochanowski ĝis la nuntempeco de The Scarlett Muse. Ŝi redaktis kaj kunkreis kolektivan verkon All for Freedom – The Warsaw Epic (1946).

Dynowska unupersone estis tradukisto, korektisto, devis akiri paperon kaj monon, batali kontraŭ ne honestaj presestroj. Plejparte ŝi mem pakis librojn, adresis kaj sendis po kelkaj ekzempleroj al unuopaj ricevontoj en Pollando kaj aliaj landoj. Kostoj de trasendaĵoj estis ofte pli ol embarasaj. Ne ĉiuj pakaĵoj atingis adresatojn. Dynowska neniam estis certa ĉu sufiĉos mono por fini preson, bindon kaj elsendon, pri mono ŝi kelkiam devis almozi. Kelkiam ŝi gajnis presante librojn ne ligitajn kun la serioj.

Pola-Barata Biblioteko disvolviĝis tra sekvaj jardekoj en kelkaj temdirektoj. Grandan parton de teozofiaj libroj Dynowska tradukis laŭ mendo de T. Drobny el Usono. Parton de tiamaniere gajnita enspezo ŝi uzis por eldoni verkojn de sia spirita majstro Jiddu Krishnamurti.

Pinta atingo de literatura kaj eldona laboro kadre de Pola-Barata Biblioteko estis laŭvicaj eldonoj de ses volumoj de Barata Antologio – ĉi-kaze Dynowska profitis fonduson de Barata Klerig-Ministrio.