Makedona Olimpika Komitato
nacia olimpika komitato de Nord-Makedonio
La Makedona Olimpika Komitato (makedone Македонски олимписки комитет) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Nord-Makedonio. Ĝi kreiĝis en 1992 kaj estis internacie agnoskita en 1993. Kiel NOK, la Makedona Olimpika Komitato celas subteni makedonajn atletojn, sporton en Nord-Makedonio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas/okazu en Nord-Makedonio, kvankam ĝis la jaro 2023 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.
Makedona Olimpika Komitato | ||
---|---|---|
Fondodato | 1992 | |
Sidejo | Skopjo, Nord-Makedonio | |
Retejo | Oficiala retejo | |