Konjunkcio (astronomio)

ŝajna alproksimiĝo de du astroj laŭ observo sur Tero
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri astronomia fenomeno de konjunkcio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Konjunkcio.

En astronomio, (kaj astrologio) konjunkcio de du ĉielaj korpoj signifas, ke viditaj de tria (ĝenerale, de Tero) ili aperas plej proksimaj unu de la alia en la ĉielo.

Konjunkcio de Venuso kaj Luno

Kiam la du korpoj tiom proksimiĝas, ke unu ŝajnas pasi antaŭ la alia, oni parolas pri pasado (de malgranda korpo antaŭ ŝajne pli granda) aŭ kaŝado (de malgranda korpo malantaŭ ŝajne pli granda).

Konjunkcio estas signata per la simbolo: .

Difino redakti

Ĝenerale oni parolas pri konjunkcio de du ĉielaj korpoj kiam ili havas saman rektascension. Oni ankaŭ parolas pri konjunkcio kiam la korpoj havas la saman ekliptikan longitudon (la konjunkcioj laŭ rektascensio kaj laŭ ekliptika longitudo ne okazas samtempe, sed ofte en tre proksimaj momentoj).

Se ambaŭ astroj havas saman deklinacion dum la konjunkcio, ili estas en sizigio, oni povas observi kaŝadon, pasadoneklipson.

Superaj kaj malsuperaj konjunkcioj redakti

 
De la "blua" planedo, eblas vidi la "brunan" planedon en superaj kaj malsuperaj konjunkcioj

Vidita de Tero, korpo sur suna interna orbito estas en supera konjunkcio rilate al Suno kiam la objekto estas malantaŭ Suno. Male, ĝi estas en malsupera konjunkcio kiam ĝi estas antaŭ Suno (kaj kiam povas tiam okazi pasado). Oni parolas pri malsupera konjunkcio kaj supera konjunkcio por la planedoj Merkuro kaj Venuso, kiuj estas internaj planedoj reilate al Tero. Ĝenerale, de ia planedo eblas vidi ĉiujn internajn planedoj (ekzemple, Tero povas esti vidata de Marso) en malsupera kaj supera konjunkcioj).

Triobla konjunkcio redakti

En la strikta senso, triobla konjunkcio estas konjunkcio kui okazas tri fojojn en mallonga tempo inter du samaj astroj. Pro la fenomeno de ŝajna planeda retroiro, planedo povas pasi trifoje proksime de alian planedon aŭ stelon.

Ekzemple, triobla konjunkcio okazas inter Jupitero kaj Urano la 8-an de junio 2010, 19-an de septembro 2010 kaj la 4-an de januaro 2011.

Oni ankaŭ (evitinde) parolas pri triobla konjunkcio por konjunkcio inter tri astroj[1] ekzemple, la konjunkcio Venuso-Jupitero-Luno de la 1-a de decembro 2008.

Granda konjunkcio redakti

Granda konjunkcio estas konjunkcio de Jupitero kaj Saturno. Tia konjunkcio okazas ĉirkaŭ ĉiuj 18 aŭ 20 jaroj.

Plej granda konjunkcio estas triobla konjunkcio de Jupitero kaj Saturno Ĝi okazas, dum tempo de kelkaj monatoj, proksime de opozicio kun Suno. La lasta plej granda konjunkcio okazis en januaro, februaro kaj julio 1981; la venonta okazos en 2238 - 2239.

Iuj historiistoj pri religio hipotezis, ke la stelo de Bet-Leĥem estis plej granda konjunkcio[2] kiu okazis en 7 a. K.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti