Internacia Tago de Astrologio

Internacia Tago de Astrologio (angle: International Astrology Day) - festo proklamita en 1993 de Association for Astrological Networking (AFAN), usona organizaĵo kuniganta astrologojn de la tuta mondo.

La festo estas celebrata en la tago de verna punkto, kutime la 20-an aŭ 21-an de marto, kiam la Suno eniras la signon de Virŝafo. En pluraj landoj dum tiu ĉi tago okazas renkontoj kaj lekcioj pri astrologio.

La Tago de Astrologio koincidas kun la irana festo Noruzo, kiu en 2010 estis agnoskita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (dokumento A/64/L.30/Rev.2) kiel internacia festo.

Fonto redakti