Kuprogravurado

(Alidirektita el Gravuristo)

Kuprogravurado apartenas al la grafikaj profundpresaj procedoj. Ĉe kuprogravurado oni „fosas“ la presotan bildon per fosgrifelo en kuproplaton, forigante metalerojn. La tiel ekestintaj linioj enprenas la farbon.

Majstro de la ludkartaroj: Kristo ĉe la kruco (inter 1435 kaj 1455). Unu el kvar konservitaj folioj de pasionserio

Historio de la kuprogravurado redakti

 
Israhel van Meckenem (la pli juna): Memportreto kun edzino, ĉirkaŭ 1490)
 
Unu el la tri majstrogravuraĵoj de: Kavaliro, morto kaj diablo

La franca nocio gravure senvualigas la devenon de la kuprogravurado. Komence la armil- kaj arĝentforĝistoj transdonis kaj arkivis per tiu ornamaĵojn, ĉar ili ekkonis, ke ili ricevis spegulaĵdirektan bildon de la gravuro, frotante farbon aŭ fulgon en la kavaĵojn kaj ree tirante tion per malsekigita papero el la kavaĵoj. Tiamaniero oni povis transdoni la modelon ankaŭ sur aliajn objektojn. La unuaj kuprogravuristoj pro tio estis preskaŭ senescepte oraĵistoj.

La plej fruaj kuprogravuraĵoj montras en sia bildstrukturo klarajn similecojn al nielo, tekniko por ornamado de altvaloraj metalobjektoj. Benediktana monaĥo Theophilus Presbyter priskribis ĉi tiun teknikon jam en la 12-a jarcento en sia traktaĵo Diversarium artium schedula. Laŭ ĉi tiu oni tegis gravuritan metalsurfacon per tavolo da nigra pudro kaj poste varmigis ĝin. La fandita kolorsubstanco plenigis la kavaĵojn kaj post polurado aperis kiel klarkontura desegno sur la metalo. Ankaŭ la produktantoj de tiaj nieloj arkivis siajn laboraĵojn per kopioj de la gravuraĵoj sur paperon. Ĉi tiujn kopiojn oni ankaŭ nomis nieloj kaj kolektis ilin jam en la mezepoko. Enskribaĵoj sur tiaj paperaj nieloj kompreneble aperas spegulaĵdirekte. Ĉirkaŭ 1450 la produktado de kopiaĵoj ŝajnas venkinta kiel propra celo de gravurado. La enskribaĵoj sur la fruaj gravuraĵoj nun estas reproduktataj laŭ ĝusta direkto.

La kuprogravuran teknikon oni verŝajne utiligis unuan fojon ĉirkaŭ 1420/1430 en la supragermana regiono. Eble sendepende de tio oni samtempe evoluigis la teknikon samtempe en suda Eŭropo. Ekde la 14-a jarcento la malplikosta papero iom post iom forŝovis la pergamenon kiel surskribmaterialo, ebligante tiel la inventadon de la nielan kaj kuprogravuran teknikojn kaj la presarton.

Krom la lignogravurado kuprogravurado evoluis sendepende de la libropresado, ĉar sia kavpresa procedo tiutempe nur malfacile estis ligebla kun la relieftipa presado de la literoj. Anstataŭe oni uzis la unuajn kuprogravuraĵojn por pilgrimado devotaĵoj kaj kiel ŝablono por konceptaĵoj de ludkartoj, ornamliteroj kaj simile.

Kiel plej gravaj majstroj de la frutempo de kuprogravurado en la german- kaj nederlandlingvaj regionoj validas la suprarejnlanda Majstro de la ludkartoj, la dependa de li Majstro de la Berlina Pasiono (Nederlando) kaj la Majstro de la Vivo de Maria, eble aktiva en Ĉefepiskopujo Salcburgo. Majstro E.S. verŝajne estis lerninto de Majstro de la ludkartoj kaj postlasis verkaron de pli ol 300 folioj. Ĉi tiun artiston oni rigardas kiel aparte gravan por la evoluo de la kuprogravurado al memstara artĝenro. Ankaŭ la aliaj gravaj fruaj germanaj gravuristoj estas kapteblaj nur per helpnomoj. Jen elstarigendas precipe la majstroj BM, A.G. kaj P.M.. De Majstro de la Domlibro (mez- kaj suprarejnlando) konserviĝis ankoraŭ 90 gravuraĵoj.

Giorgio Vasari erare rigardis la florencanon Maso Finiguerra kiel fakta inventinto de la kuprogravura tekniko. Tamen la stilo de la „delikata maniero“ ja devenas de ĉi tiu helpisto de Lorenzo Ghiberti. Kiel ĉefmajstro de la itala kuprogravuraĵo en la 15-a jarcento validas Andrea Mantegna, kiu alprenis la monumentecan grandon de antikvaj modeloj kaj transigis ĝin en sia arto.

Pluaj gravaj majstroj italaj de la 15-a jarcento ekz. estas Antonio Pollaiuolo, Majstro de la planedoj, sibiloj kaj tarokkartoj kaj la Majstro de la Vienaj Triomfoj de Petrarca.

La plej fruaj kuprogravuraĵoj estas kopioj de aliaj artaĵoj kiel ek. pentraĵoj kaj skulpturoj. La arthistoria graveco de la kuprogravurado pro tio ankaŭ estas rigardenda en tio, ke per ĉi tiu relative malmultkosta reproduktadmaniero bildideoj kaj bildmotivoj rapide disvastiĝis en Eŭropo. Dumpase de la 15-a jarcento pentristoj malkovris la teknikon de kuprogravurado tamen ankaŭ pli kaj pli kiel memstara esprimilo. La unua grava kuprogravuristo estis Martin Schongauer, kiu havis tiel elstaran famon, ke juna Albrecht Dürer volis lernservi ĉe li, kaj juna Michelangelo kopiante desegnis laŭ liaj verkoj. Kiel ĉe lignogravurado ankaŭ estis Dürer, kiu revoluciigis kaj perfektigis la kuprogravuran arton kaj kreis majstraĵojn kiel „Ritter, Tod und Teufel“ kaj „Melencolia I“. Helpe de kuprogravurado oni ankaŭ produktis ilustraĵojn por sciencaj traktaĵoj, ekz. en anatomio. Je tio Gerard de Lairesse estis fama ilustristo.

En la 16-a jarcento negoclertaj eldonistoj raciigis la artproduktadon. Ekestis produktadmaniero grandmezura, en kiu desegnistoj, gravuristoj kaj eldonistoj lige kunlaboris kaj disdonis foliojn de diversaj ĝenroj por diversaj aĉetemuloj. Al la plej konataj kuprogravuristoj de la 17-a jarcento apartenis Matthäus Merian kaj Wenzel Hollar. Komence de la 18-a jarcento desegnisto Friedrich Bernhard Werner sukcese produktis por Aŭsburga arteldonisto portretojn de multaj urboj, kiuj eniĝis la produktadon kiel kuprogravuraĵoj. Nur la pluevoluo de lignoĉizado al lignogravuraĵo fare de Thomas Bewick fine de la 18-a jarcento anstataŭis kuprogravuradon kiel gvida reproduktadmaniero, ĉar lignogravurado estis la pli ŝpariga tekniko.

En 1711/1712 la tekniko de kuprogravurado ankaŭ atingis Ĉinion, kiam franciskano kaj misiisto Matteo Ripa ricevis de la ĉina imperiestro Kanĝi (1662–1722) la komision, bildigi per kuprogravurado i.a. la imperiestran somerrezidejon Jehol, 250 km norde de Pekino. La kuprogravuraĵoj de ĉi tiu parko, kiun kunportis Matteo Ripa je sia reveturo al Londono la 11-an septembron, influis la aliformadon de la angla pejzaĝoparko.

La tekniko de kuprogravurado redakti

 
Anatomaj ilustraĵoj de C.J. Rollinus en la verko Icones anatomicae Albrecht von Haller de 1756
 
Prezentado de la kuprogravura tekniko en „Encyclopédie“, ĉirkaŭ 1760

Oni zorge frotumas kaj glatpoluras la surfacon de kuproplato dika je 1 ĝis 3 milimetroj. Sur ĉi tiun preparitan facon oni transigas la flankmaldirektan desegnaĵon kaj enĉizas ĝin per gravurilo linion post linion en la metalon. Male al akvaforto oni ŝovas la ilon for de la korpo kaj eltranĉas la materialon el la plato. Tiamaniere ambaŭflanke de la linio ne ekestas bavuroj kiel ĉe sekpingla tekniko. La presaĵoj pro tio efikas pli „malvarmaj“, pli teknikaj kaj ne tiel pentrecaj kiel sekpingla akvaforto. Ĉar oni ne povas elgravuri pli grandajn facojn el la metalplato – kiel ekz. ĉe lignogravurado –, multnombraj linioj dense starantaj unu kun la alia devas generi facecan efikon. Dum kiam la akra kontrasto inter helo kaj malhelo estas tipaĵo de lignogravuraĵo, kuprogravurado per sia fajneco kaj la ombruma supermetado de la strekoj, ebligantaj fluajn transirojn, permesas diferencigitan kaj "korpecan“ reproduktadon de la prezentaĵo. Per tio eblas detalriĉo, kiu kompare kun la lignogravurado permesas pli grandan formvariecon. Ofte oni kombinis la du teknikojn nome kuprogravurado kaj akvafortado.

La tekniko estas tre laborelspeza. Por la fama folio „Ritter, Tod und TeufelAlbrecht Dürer bezonis pli ol kvaronjaron.

Oni farbigas la varmigitan platon, je kio pro la varmigo la presfarbo enpenetras ĝis en la plej fajnajn liniojn, kaj poste repurigas ĝin, tiel ke la farbo restas nure en la linioj. La presadon oni faras per rulpresilo, el kiu la malsekigita papero alprenas la farbon el la kavaĵoj.

Teknike ekzakte produktita kuproplato ebligas ĉirkaŭ 200 presaĵojn de plej alta kvalito. Pliajn 300 ĝis 400 foliojn oni povas produkti en bona kvalito. Poste nur mezbonaj presaĵoj eblas, kiuj pli kaj pli malkonturiĝas. Nuntempe oni uzas rulpremitajn kuproplatojn, kiuj ebligas kromajn pli etajn eldonkvantojn.

Rekoniloj de kuprogravuraĵo redakti

Krom la ĝeneralajn rekonilojn de profundpresa procedo kuprogravurado surmontras jenajn apartajn karakterizaĵojn:

  • Ne ekzistas kolorgradigoj, sed nur punktoj kaj linioj
  • Paraleleco de la strekadoj, ombrumlinietoj (dum kiam ekz. akvaforto estas libera laŭ liniado)
  • Sub lupeo ekkoneblas, ke streko komencas per harfajna linio, ŝevliĝas kaj ree finiĝas per fajna linio (t.n. talio aŭ ŝvela linio)
  • La streko havas glatajn eĝojn (kaj per tio diferencas de streko en akvaforto, kiu havas krudajn eĝojn)
  • La streko ne surmontras ombraĵojn (kiel ekz. ĉe sekpingla tekniko).

Kuprogravurado en la arto redakti

 
Dürer: Melencolia I

En la renesanco kaj frua novepoko kuprogravurado kiel rimedo de libroilustrado estis ege ŝatata. Famaj artistoj produktis – ofte komisiate de princoj kaj regantoj – kuprogravuraĵojn, kiuj plenumis la celojn de hodiaŭa portretofotoj aŭ pribildigis urbojn kaj regantorezidejojn. Famkonataj artistoj el ĉi tiu epoko estis Majstro E. S., Matthias Merian, Albrecht Dürer, Lucas van Leyden, Martin Schongauer.

Sian florepokon kuprogravurado travivis en la baroko. Peter Paul Rubens dungis grandnombron da kuprogravuristoj, kiuj produktis kopiojn de liaj pentraĵoj. Ĉi tiuj estis binditaj en katalogojn kaj disvendataj en tuta Eŭropo, por varbi pri lia ateliero. La kuprogravurado kiel rimedo de pentraĵoreproduktado tamen baldaŭ estis anstataŭita, ĉar per invento de akvatinto kaj mezotinto disponiĝis teknikoj, kiuj ebligis griznuancoj.

Famaj kuprogravuristoj ankaŭ estis Heinrich Aldegrever, Jost Amman, Gian Giacomo Caraglio, Johann Heinrich Löffler, Israhel van Meckenem, Marcantonio Raimondi, Jacob von Sandrart, Christoph Weigel la pli maljuna.

Kuprogravurado en lingvoj redakti

En la germana lingvo la vorto abkupfern (de Kupfer - kupro) signifas produkti malmultkostan kopion aŭ plagiati.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Adam von Bartsch: Anleitung zur Kupferstichkunde. Wien, 1821.
  • Hans Wolfgang Singer: Handbuch für Kupferstichsammlungen – Vorschläge zu deren Anlage und Führung. Leipzig 1916.
  • Paul Kristeller: Kupferstich und Holzschnitt in vier Jahrhunderten. Berlin 1922.
  • Max Geisberg: Die Anfänge des Kupferstichs. In: Meister der Graphik. Leipzig 1923.
  • Max Geisberg: Geschichte der deutschen Graphik vor Dürer. Berlin 1939.
  • Alfred Cossmann: Die Magie des Kupferstichs – ein Blick in die Welt des Kupferstechers. Wien 1947.
  • Heinrich Leporini: Der Kupferstichsammler – Ein Handbuch mit Künstlerverzeichnis. Ein Nachschlagebuch der druckgraphischen Kunst. Braunschweig 1954.
  • Karl Friedrich Lippmann: Kupferstich. Neu bearbeitet von Fedja Anzelewsky. Berlin 1963.
  • Lothar Lang: Der Graphiksammler. Berlin 1979.
  • Fons van der Linden: DuMont's Handbuch der grafischen Techniken. Köln 1983, ISBN 3-7701-1237-7.
  • Das gestochene Bild – von der Zeichnung zum Kupferstich. Ausstellung im Herzog-Anton-Ulrich-Museum Braunschweig vom 30. Oktober bis 13. Dezember 1987. Braunschweig 1987, ISBN 3-922279-09-0.
  • Walter Koschatzky: Die Kunst der Graphik. – Technik, Geschichte, Meisterwerke. Herrsching, 1990, ISBN 3-88199-726-1.
  • Ernst Rebel: Druckgrafik. Stuttgart 2003, ISBN 3-15-018237-9.

Eksteraj ligiloj redakti