Plagiato

Plagiato: itala imito de verko de la arkitekto Marcel Breuer

Plagiato estas nelojala faro (ne mencio de referenco al la fonto) de tiu, kiu prezentas ideojn, tekstojn, strukturojn, parton de verko, aŭ imitaĵon de verko, kies aŭtoro li ne estas, kun la intenco aperigi ĉi tiujn kiel proprajn kreaĵojn. Ĝi entenas ankaŭ la tutan aŭ abundan uzon de alies teksto (eĉ post ŝanĝo de kelkaj vortoj aŭ frazoj), jes aŭ ne laŭvorte, jes aŭ ne en traduko kun ĝusta referenco al la fonto[1].

Tiele ankaŭ eblas rompi kopirajtojn[2]. Tiaj falsaĵoj povas havi civiljurajn konsekvencojn aldone al civilpunaj konsekvencoj [5]. Estas griza zono inter la kontraŭleĝa transpreno de alies ideoj kaj la laŭleĝa transpreno de liberaj aŭ liberigitaj ideoj, kie plagiato estas laŭleĝa sed ne legitima[2]. Ankaŭ latranspreno de gazetaraj komunikoj sen iu ŝanĝo kaj mencio de fonto estas promblemema[3]. Plagiato egalas ankaŭ al la ne klara indiko en la teksto, ekzemple per citiloj aŭ specifa fasonado, ke laŭvortaj aŭ preskaŭ laŭvortaj citaĵoj estis kopiitaj en la verko, eĉ kun ĝusta referenco al fa fonto[1].

Ofte plagiata fotila modelo estas Leica.

La Konvencio de Berno (1986) estis la unua internacia kongreso por establi reciprokan agnoskon de kopirajto inter la aliĝantaj nacioj.

Laŭleĝa signifoRedakti

La esprimo "plagiato" estas difinita malsame en malsamaj kuntekstoj kaj landoj. Ĝi ne devas esti krimo en la jura senco. Ne ekzistas strikta kaj preciza distingo inter la konceptoj de plagiato, imitado , kopiado, reproduktado (repliko) kaj falsado. Tial la koncepto de plagiato ankaŭ rilate al falsado , kiu povas esti kopirajto-malobservo se ĝi estas produktita kiel propra verko kaj se ĝi estas vendata kaj produktata kiel alia verko ĝi povas estas konsiderata kiel fraŭdo .

BibliografioRedakti

(itala) Giorgio Jarach - Alberto Pojaghi Manuale del diritto d'autore Mursia editore ISBN 978-88-425-3817-2

(itala) Aliprandi, Capire il copyright - Percorso guidato nel diritto d'autore, Ledizioni/Copyleft-Italia, 2012

(germana) Stefan Weber: Das Google-Copy-Paste-Syndrom. Wie Netzplagiate Ausbildung und Wissen gefährden. Verlag Heinz Heise, Hannover 2006, ISBN 3-936931-37-2

(sveda kaj angla) Jude Carroll kaj Carl-Mikael Zetterling (2009) (en la sveda kaj angla). Helpu studentojn eviti plagiaton - Gvidante studentojn for de plagiato (PDF). Stokholmo: KTH, 1-85. ISBN 978-91-7415-403-0

Vidu ankaŭRedakti

Vikipedio:Citi fontojn

Fantoma verkisto

Aŭtorrajto

Justa uzo

Patento

Parodio

Eksteraj ligilojRedakti

(angla) T.W. Frick kaj aliaj, How to recognise plagiarism, retejo de la universitato de Indiana, Usono, pri plagiato kaj kiel konvene uzi fontojn. La paĝaro ankaŭ ofertas ekzercon por malkovri ĉu io estas jes aŭ ne plagianto.

(angla) Avoiding Plagiarism: Writing With Integrity (YouTube)

(angla) What is plagiarism and how to avoid it (YouTube)

(angla) Avoiding plagiarism (Universitato Purdue)

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 (nederlanda) Jonas van Weerst & Pieter Vanden Heede, Juridisch schrijven in 10 stappen (verki jure en 10 paŝoj), paĝoj 71-72, UGent, Faculteit Rechtsgeleerdheid
  2. 2,0 2,1 (de) Franziska Klün: Urheberrecht: Ein Schuh des Anstoßes? Zeit Online, la 19-an de marto 2013.
  3. (de) Juĝo de la landa juĝejo de Hamburgo de la 31-a de Januaro 2007, Az. 308 O 793/06.