Tiu ĉi artikolo temas pri la esperantlingva signifo de la vorto "falsado". Pri la filozofia koncepto de malpruvebleco, en misaj tradukoj el iuj naciaj lingvoj foje nomata "falsebleco", vidu apartan artikolon.

Falsado laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "la ago trompe ŝanĝi, aliigi la staton aŭ konsiston de io; trompe imiti la ŝajnon de io", aŭ alivorte "produkti ion malveran kaj prezenti ĝin kiel veran, por titi el tio profiton".[1] Speciale falsado celas la agojn

  1. imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo,
  2. imite kopii valoran originalon, aparte historian, ekzemple valora arta objekto kiel pentraĵo aŭ statuo, rara monero aŭ poŝtmarko, historia monbileto aŭ akcio, per noveca fabrikaĵo,
  3. en aŭtentikan tekston enmeti aŭ forigi pecojn, kiel ke la signifo aŭ valoro estas ŝanĝita, aŭ
  4. kaŝe aranĝi objektojn (ekzemple pesiloj malĝustaj aŭ falsitaj ludkartoj, sekrete markitaj), por trompe gajni.[1].
ekzemplo de falsaĵo de laŭdire historia artaĵo: laŭŝajne fiksilo de kavalira zono el la epoko de la frumezepoka eŭropa dinastio de Merovidoj (5-a ĝis 8-a jarcentoj), sed fakte produktaĵo el la 20-a jarcento

Falsaĵo do estas la trompe falsigita objekto.

Pri industria kopiado de varoj sen pretendo ke ili ŝajnu pli aĝaj aŭ arte valoraj, sed ja en trompa intenco kopii la aspekton de alia industria varo, vidu la plidetaligan artikolon falsado de varoj, pri trompa kopiado de monbiletoj la plidetaligan artikolon monfalsado.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 substantivigo de la difino de la transitiva verbo fals'i, Plena Ilustrita Vortaro, Parizo 1970, represita en 1976 kaj 1981, paĝo 265