Falsado de varoj, ankaŭ nomata produkta piratadovarmarka piratado, estas la komerco per varoj kiuj produktiĝis cele al granda simileco al pli multekostaj varmarkaj produktoj kaj tiel cele al plialtigo de komerca profito. En tiu ago, rajtoj de la posedantoj de registrita marko kaj leĝoj de konkurenca juro estas malatentataj. Aldone ofte malatentatas leĝoj de aŭtorrajto kaj kopirajto, de patentoj kaj kromaj rajtoj de intelekta propraĵo.

strata vendado de senlicencaj kopioj de kompaktdiskoj

Falsado ekzistas en ĉiuj branĉoj de komercaj varoj: komputilaj programoj, horloĝoj, vestaĵoj, kuraciloj, aŭtomobilaj partoj ĝis kompletaj aŭtomobiloj, kaj antaŭ partoj de multekostaj maŝinoj kaj de aviadiloj estas falsige kopiataj.

Difinoj pri diversaj specoj de falsa kopiado redakti

Eblas diferencigi kvar diversajn specojn de falsa kopiado:

  • La strikta falsado estas provo ekzakte kopii la originalon. La pakaĵo kaj la varmarka nomo kutime identas al la originalo. Rilate al kosmetikaĵoj aŭ kuraciloj, foje ankaŭ la enhavaĵoj identas, kaj la sola diferenco al la originalo tiam estas ke senlicenca produktejo pli malmultekoste faris la varon.
  • Plagiatoj havas minimume ŝanĝitan varnomon, ekzemple SQNY anstataŭ SONY rilate al elektroaparatoj, aŭ adibos anstataŭ adidas rilate al sportŝuoj. Parte tiaj plagiataj varnomoj dekoras striktajn falsaĵojn kaj parte varojn kiujn la originala firmao tiuforme ne produktas.
  • La kutima falsado signifas identan pakaĵon kaj varmarkan nomon kiel la kopiata originala varo. La enhavaĵoj, prilaboritaj materialoj kaj la maniero de produktado tamen estas (pli aŭ malpli grandkvante) pli malaltvaloraj kiel la originalo, foje estas malsanigaj, aŭ iuj enhavaĵoj tute mankas.
  • Senlicencaj kopioj estas kontraŭleĝe produktitaj kaj distribuataj kopioj de aŭtorrajte kaj kopirajta protektataj varoj. Grandparte temas pri filmoj, muzikaĵoj aŭ komputilaj programoj fiksitaj sur kompaktdiskojlumdiskegoj.

En duonleĝa "griza zono" inter la laŭleĝa "blanka merkato" kaj kontraŭleĝa "nigra merkato" ordigeblas varoj, kiuj estas kopioj de originalaj varoj, signitaj per aparta varnomo (ne simila al la originala). Tiam diskuteblas ĉu temas pri produkta piratado, sed klaras ke ne temas pri varmarka piratado. Aparte pri vestaĵoj, kies valoron difinas pli la kompleta vara aspekto ol certa varnomo, tia kopiado sub aparta varnomo oftas.

Principe laŭleĝaj estas imitaj varoj ("ankaŭ-mi-varoj"), kiuj similas sed ne identas al originala vara modelo. Se la simileco de imita varo tamen tro grandas al originalo, ĝi tamen konsidereblas kontraŭleĝa plagiato - jen temo de fortaj juraj kvereloj.