Lignoĉizado estas formado de ligno per akra ilo. La formado povas esti realigata per tranĉilo en unu mano aŭ per ĉizilo en du manoj aŭ kun unu mano sur ĉizilo batata per martelo en alia mano. La rezulto estas ligna figuro aŭ statueto, aŭ skulptita ornamaĵo de ligna objekto.

Ĉizitaj lignaj gruoj
Ĉizita ligna pordo en Tunizio
Serio da ĉiziloj kun ligna batilo

La kreado de skulptaĵoj el ligno estis kaj estas disvastigita tra la tuta mondo. Sed ili pluvivas multe malpli bone ol tiuj el aliaj materialoj kiel ekzemple ŝtono kaj bronzo. Fakte ili facile kadukiĝas pro malsekeco, insekto-infestiĝo (anobioj) kaj fajro. Subĉiele la lignaj skulptaĵoj ne vivas longe en la plej multaj mondopartoj. Pro tio ni havas malgrandan ideon kiel formiĝis la tradicio de totemaj palisoj. Multaj el la plej gravaj skulptaĵoj de Ĉinio kaj Japanio estas faritaj el ligno, kiel la granda plimulto de afrika skulptaĵo kaj tiu de Oceanio kaj aliaj regionoj.

Ligno estas malpeza, facile laborebla kaj povas preni tre fajnajn detalojn. Tiel ĝi estas taŭga por maskoj kaj alia skulptaĵo celita esti portata.

Kelkaj el la plej bonaj ekzemploj de frua eŭropa lignoĉizado estas de la mezepoko en Germanio, Rusio, Italio kaj Francio, kie la tipaj temoj de tiu epoko estis kristana ikonografio. En Anglio multaj kompletaj ekzemploj restas de la 16-a kaj 17-a jarcento, kie kverko estis la preferata materialo en tiu kazo.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti