Tajlado

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 5 jan. 2022.

Tajlotajlado estas ago doni difinitan formon al materialo, eltranĉante el ĝi pecetojn aŭ eretojn, kaj tondi el ŝtofo la pecojn destinitajn fariĝi vesto, laŭ ŝablonoj aŭ laŭ la faritaj mezuroj.[1]

Diversaj tipoj de tondiloj - por tekstilo (maldekstre), papero (meza), kuirado (dekstre).
Vitrotajlilo.

Laŭ Francisko Azorín tajli estas formi ion disigante pecetojn per tranĉanta, hakanta, ĉizanta ilo.[2] Li indikas etimologion el la latina taliare (detranĉi). Kaj li aldonas la terminon tajlisto, por homo kiu profesie tajlas.[3]

  1. NPIV [1] Alirita la 13an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 197.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti