Polskie Linie Lotnicze LOT

La entrepreno Polskie Linie Lotnicze (LOT, en Esperanto "Polaj Aviadilaj Linioj") estas pola flugkompanio kun sidejo en Varsovio. Ekde la 26-a de oktobro 2003 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "Star Alliance". La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 5 milionojn da pasaĝeroj[1] kaj dispondas pri 36 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[2].

Polskie Linie Lotnicze (LOT)
LOT Boeing 787-8 (SP-LRA) arrives London Heathrow 11Apr2015 arp.jpg
IATA
LO
ICAO
LOT
Voksigno
POLLOT
Fondita 1929
Naboj flughaveno "Frédéric Chopin" Varsovio
Programo por oftaj flugantoj Miles & More
Alianco Star Alliance
Aviadilaro 41
Cellokoj 83
Ĉefsidejo Varsovio (Pollando)
Ĉefuloj Rafał Milczarski
Retejo: www.lot.com
Information icon.svg
vdr

La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon LO; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas LOT.

NotojRedakti

  1. retejo "Star Alliance" laŭ la stato aŭgusto 2013, ĉi tie france, sed ankaŭ haveble angle, ĉine, germane, hispane, japane, koree kaj portugale
  2. Oficiala paĝaro - aviadilaro

Eksteraj ligilojRedakti