Brussels Airlines
La entrepreno Brussels Airlines estas belga flugkompanio kun sidejo en Bruselo. Ĝi estas la plej granda flugkompanio en Belgio kaj filio de la germana entrepreno Lufthansa. Ekde la 9-a de decembro 2009 la entrepreno Brussels Airlines estas membro de la flugkompania alianco "Star Alliance". La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 5,5 milionojn da pasaĝeroj[2] kaj disponas pri 51 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[2]. La entrepreno kreskis interalie el la tradicia belga flugkompanio Sabena, kiu bankrotiĝis en 2001 bedaŭre de multaj belgoj kiuj konsideris la kompanion nacia simbolo de Belgio.
Brussels Airlines | |||||
---|---|---|---|---|---|
flugkompanio vd | |||||
Dum | 7-a de novembro 2006 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | public limited company | ||||
Sidejo | Flughaveno Bruselo Nacia | ||||
Lando | Belgio | ||||
Estr(ar)o | Dieter Vranckx • Christina Foerster • Bernard Gustin | ||||
Posedata de | Lufthansa Group vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Brussels Airlines | ||
---|---|---|
IATA SN |
ICAO BEL[1] |
Voksigno BEE-LINE |
Fondita | 2007 | |
Programo por oftaj flugantoj | Miles and More | |
Alianco | Star Alliance | |
Filioj | Korongo (fondita en 2009), Kongo Kinŝasa | |
Aviadilaro | 51 | |
Cellokoj | 69 | |
Filio de | Lufthansa | |
Ĉefsidejo | Bruselo (Belgio) | |
Ĉefuloj | ||
Retejo: www. brusselsairline.com | ||
La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon SN (transprenite de la antaŭa kompanio Sabena); la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas BEL.
Notoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo - angle kaj en iuj naciaj subretejoj ankaŭ en la franca, nederlanda kaj germana (la ŝtataj lingvoj de Belgio) Arkivigite je 2015-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
Fondomembroj: Air Canada | Lufthansa | SAS Scandinavian Airlines | Thai Airways International | United Airlines
Pliaj membroj: Adria Airways | Aegean Airlines | Air China | Air New Zealand | All Nippon Airways | Asiana Airlines | Austrian | Blue1 | British Midland Airways | Brussels Airlines | Continental Airlines | Croatia Airlines | EgyptAir | LOT | Shanghai Airlines | Singapore Airlines | South African Airways | Spanair | Swiss International Air Lines | TAM Linhas Aéreas | TAP Portugal | Turkish Airlines | US Airways
Deciditaj aliĝoj: Air India
Eksaj membroj: Ansett Australia | Mexicana de Aviación | VARIG