Christian Karl André

Christian Karl ANDRÉ (naskiĝinta la 20-an de marto 1763 en Hildburghausen, mortinta la 19-an de julio 1831 en Stuttgart) estis germana pedagogo, kamparano, ĵurnalisto, komponisto kaj popolklerigisto. Li ankaŭ influis la esplorojn de Gregor Mendel.

Christian Karl André
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1763 (1763-03-20)
en Hildburghausen
Morto 19-an de julio 1831 (1831-07-19) (68-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Familio
Infanoj Rudolf André • Emil André
Okupo
Okupo terkultivistobiologoĵurnalisto
vdr

Vivo redakti

Famiĝinte danke al diversaj skribtaĵoj komunutilaj kaj fondinte kune kun Rudolph Zacharias Becker en Gotha la gazeton »Reichsanzeiger« li iĝis instruisto ĉe Salzmann-lernejo (Schnepfenthal). En 1798 oni nomumis lin lernejestro de la protestantisma lernejo de Brunno. Tie liaj editoraj planoj bremsiĝis per la cenzuro aŭstria. Li komencis la eldonon de »Patriotisches Tageblatt« en 1800 ĝis la percenzuraj restriktoj de 1805. En 1806 oni permesis al li pli da libereco kaj sekve li skribis en 1809 por la kleritaj klasoj en la gazeto »Hesperus« (por agrikulturisto) kaj en »Ökonomische Neuigkeiten«. Alia klerigpaŝo estis la eldono de la kalendaro »Nationalkalender« ekde 1810. Post perdo de diversaj privilegiaj skribistaj li iris al Virtembergo kie li iĝis scienca ĉefsekretario ĉe la centro de Agrikulturista societo de Stuttgart; samloke li honore nomumitis kortega konsilisto. Samloke li laboradis por la verko »Hesperus« kaj prilaboris »Nationalkalender« je populara libro titolita »Volksbuch für die gesammten deutschen Bundesstaaten«.

Fonto redakti

Brockhaus Bilder-Conversations-Lexikon, vol 1. Leipzig 1837, p. 80-81 kio relegeblas tie ĉi interrete.