DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj

DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj estas la precipa komuna leksikologia verko de Kálmán Kalocsay kaj Ada Csiszár [ĉisa:r]. Eldonis ĝin Hungara Esperanto-Asocio.

Kovrilpaĝo de Domfabriko; 1975

En la antaŭparolo la aŭtoroj priskribas kiel ili venis al la nekutima titolo: "en nia parolo kaj skribo troviĝas multaj konstantiĝintaj vortkonstruoj, ili kunmetiĝas, se tiel diri, ne nur el brikoj (vortoj), sed ankaŭ el paneloj (plurvortaj esprimoj). Tiaj paneloj ofte fariĝas sensencaj en laŭvorta traduko, kaj ilia laŭsenca interpreto plejparte donas plataĵon. Nu, en ĉi tiu libro ni klopodis kolekti Esperantajn parolturnojn, per kiuj tiaj idiotismoj estas komunkompreneble interpreteblaj kaj tamen ne malhavas similan "etoson" aŭ "aromon". Ĉar ni elserĉis tiajn "panelojn", tial ni nomis inter ni nian entreprenon "domfabriko"...

La libro ordigas la esprimojn alfabete laŭ hungaraj kapvortoj. Esperantlingva indekso mankas. Tamen ĝi estas rekomendinda ankaŭ por nehungaraj interesitoj, ĉar la plej multajn kapvortojn sekvas ampleksa kolekto de samtemaj esprimoj.

Prilaboritan kaj ampleksigitan eldonon de "Domfabriko" Ada Csiszár publikigis en la jaro 2003 sub la titolo:
8000 FRAZEOLOGIAJ ESPRIMOJ ESPERANTAJ.

Eksteraj ligiloj redakti