Battista Mantovano (n. la 17-an de aprilo 1447 en Mantova - m. la 20-an de marto 1516 en Mantova) estis itala poeto, humanisto, helenisto, religiulo kaj reformisto. Li estis karmelana monaĥo kun abunda beletra produktaro inklude de eklogoj, raportaj poemoj, kaj religiaj versoj. Erasmo lin proklamis la kristana Vergilio.

Battista Spagnoli
Persona informo
Baptista Mantuanus
Battista il Mattovano
Naskiĝo 17-an de aprilo 1447 (1447-04-17)
en Mantovo,  Italio
Morto 20-an de marto 1516 (1516-03-20) (68-jaraĝa)
en Mantovo,  Italio
Tombo Mantua Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de BolonjoUniversitato de Padovo vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Mantuo vd
Aktiva dum 1462–1516 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

El familio kun hispana deveno, en 1464, estante nur 17-jara, li eniris en la Karmelanan Ordenon. Post studi gramatikon kaj retorikon ĉe Mantovo kun Gregorio Tiferno (1413-1469) kaj pli malfrue kun Georgo Merula (1430-1494), li studis filozofion en Padovo kun Paolo Bagelardi[1], li fariĝis profesoro pri teologio en Bolonjo, en 1475. Unu el la plej fekundaj aŭtoroj de lia jarcento (lia kompletigita poetika verkaro transiras 50 mil versojn), krom aliaj religiaj traktaĵoj (samkiel Parthenice Mariana, 1481), aŭ panegiraj (Alphonsus, post 1492; Trophaeum pro Gallorum ex Italia expulsione), li ĝuis konsiderindan famon dank'al la influoj de la bukolika tradicio klasika kaj mezepoka, kaj la popoligaj krudaj manieroj plenumitaj en liaj dek latinaj eklogoj (el kiuj ok estis komponiaj en siaj adoleskaj jaroj kaj publikigitaj kune kun la du aliaj en 1498 sub la titolo Adolescentia[2]).

 
Gravuraĵo reprezentante la portreton de la poeto en publikaĵo de liaj verkoj en la 16-a jarcento
 
Historia ecclesiae Lauretanae, 1489

Oni kalkulas proksimume 120 eldonoj da ĉi-libreto ekde 1498 ĝis la fino de la 16-a jarcento, tiom ke oni povas aserti ke temas pri efektiva kaj vera klasikaĵo de la itala renesanco, "klasikaĵo" en la ĝusta senco de la vorto, krom aparteni al la skolastika kanonikaro de aŭtoroj, kie pluraj generacioj lernis la latinan lingvon. Lutero, ekzemple, rememorigos dum sia maljuneco, en sia verko Tischreden (Prelego ĉe tablo), ke Battista Mantovano estis la unua poeto kiun li legis en siaj infanjaroj, kaj nur post li, Lutero komencis legi Vergilion kaj Ovidion. En 1496, Erasmo lin priskribis kiel la "kristana Vergilio" ĉefe pro lia kapablo kunigi la klasikan formon al la kristanaj enhavaĵoj.

Pli notinda estas la mencio de William Shakespeare en lia komedio Perditaj amopenoj, kie, en la dua sceno de la 4-a akto, la pedanta pedagogo Oloferne, por elmontri iom da erudicio, citas la unuan verson de la unua eklogo de la karmelana poeto ("Fauste precor gelida quando pecus omne sub umbra / Ruminat") kaj ĝin atribuas al iu "malnova Mantovano", kie diversaj legantoj erare identigis kiel la plej fama el la mantovanoj, Vergilio.

Lia tuta vivo okazis en Mantovo, Ferrara, kie li ordiniĝis novico, Bolonjo, kie li loĝis kelkjare konsiderante ĝin sian duan domon, Romo (1486-89) kaj ree Mantovo (el la 1490 jaroj ĝis sia morto, en 1516), kie li apartenis al la rondo de Izabela d'Este (1474-1539), (rememorigita de Matteo Bandello[3] (1485-1561) en unu el liaj noveloj, kvankam ne flateme; de Battista Fiera[4] kaj Giraldi Cinzio[5]). En sia intensa intelekta vivo, tre eble en lia lasta humanisma periodo, li sincere kombinas "Kriston kaj la Beletron"—esprimo uzata de la filologo Ermolao Barbaro (1454-1493) -- efektive estante granda figuro kiel religia reformisto, promocianto de la Mantova Kongregacio, kaj prenante sur sin postenojn de respondeco kaj prestiĝo ene de sia ordeno (sesfoje li aktivis kiel vikario de la kongregacio kaj, en 1513, kiel vikario de la tuta karmelana ordeno). Tamen, li kunigis la religian zorgemon al la vera pasio pri la humanismaj studoj ("studia humanitas") kaj ĉefe la poezio, konatiĝante kun elstaraj humanistoj samkiel Giovanni Pontano (1429-1503), Piko de la Mirandolo (1463-1494), Filippo Beroaldo, la Maljuna (1453-1505) kaj artistoj kiel Andrea Mantegna (1431-1506). Li estis beatigita de Leono la 13-a en la 17-a de decembro 1885.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti