Jakobo la pli aĝa

apostolo de Jesuo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Jakobo.

Apostolo Jakobo (aŭ Jakobo la Granda, Jakobo la Ĉefa, hispane Santiago) (por diferencigo de sia samnomito Jakobo de Alfeo) estis filo de Zebedeo kaj unu el la dek du apostoloj de Jesuo. Li mortis ĉirkaŭ la jaro 44. Memortago pri li estas la 25-a de julio laŭ la okcidenta kristanismo, la 30-a de aprilo laŭ la orienta kristanismo kaj la 30-a de decembro laŭ la mozaraba rito (hispana eklezio).

Sankta
Jakobo la pli aĝa
Persona informo
Naskiĝo en nekonata jaro
en Betsaida, Galileo
Morto 44
en Jerusalemo
Mortis pro hommortigo • mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Katedralo de Santiago de Compostela vd
Religio kristanismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj Biblia Hebreaarameakojnea greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Zebedeo vd
Patrino Salomeo vd
Gefratoj Johano la Apostolo vd
Edz(in)o nekonata valoro vd
Profesio
Okupo fiŝkaptisto • misiisto vd
Sanktulo
Festotago 25-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Torturigo de sankta Jakobo de Albrecht Dürer
Jakobo la pli aĝa

Biblio redakti

En la Nova Testamento Jakobo estas filo de Zebedeo kaj de Salome. Li estis, kiel ankaŭ sia patro kaj sia frato Johano, fiŝkaptisto ĉe la galilea maro kaj laboris kun Andreo kaj Simon Petro (Mt 4,21 kaj Lk 5,10). Jakobo estis, kiel sia frato Johano kaj Petro inter la unuaj disĉiploj (Mt 4,21), kiuj havis specifan rangon inter la disĉiploj (Mt 17,1; 26,37 Lk 8,51). Jakobo kaj Johano estis nomitaj de Jesuo "Boanerges", tondrofiloj, pro ilia kredofervoro (Mk 3,17). Post la resurekto Jakobo kaj aliaj apostoloj troviĝas en Jerusalemo (Apg. 1,13). Ĉirkaŭ 44 p. K. li estis mortigita de Herodo Agripa la 1-a (Apg. 12,1f).

Legendoj redakti

Ekzistas multaj legendoj pri Jakobo. En Hispanio oni diras, ke Jakobo predikis sur la ibera duoninsulo tuj post la resurekto de Jesuo kaj tie varbis multajn disĉiplojn. En la, laŭ li nomita pilgrimejo Santiago de Compostela oni konstruis katedralon post malkovro de lia tombo. Laŭ alia tradicio liaj relikvoj troviĝas en Tuluzo (Francio) en la preĝejo Sankta Saturnino.

Historio redakti

La historia gravo de la rio de Arousa, de la rivero Ulla kaj de la urbo Santiago de Compostela rilatas al la legendoj pri la alveno al Galegio tramare de la korpo de la apostolo Sankta Jakobo (Santiago), post lia martiro kaj mortigo en Jerusalemo la jaron 44. Li estis estinta laŭdire maristo kaj fiŝkaptisto en Galileo kaj poste disĉiplo de Kristo kaj evangeliisto okcidente. Lian mortigon ordonis Herodo Agripa, kiu laŭ la Biblio “Tiam la reĝo Herodo kaptis kelkajn ekleziulojn por fiagi ilin. Li mortigis Santan Jakobon, fraton de Johano, per glavo” (Agoj, 12, 1-2).

Mezepokaj legendoj plifortigitaj per iuj tekstoj asertas, ke post la martiro, kelkaj disĉiploj de Santiago prenis la senkapigitan korpon kaj translokigis ĝin al la palestina marbordo. El Jafo per ŝipo laŭiris la Mediteraneon kaj la iberian marbordon ĝis la pinto de Iberio, fino de la tiam konata eŭropa mondo. La ŝipo laŭ legendo estis “ŝtona boato” aŭ plikredebla havis la nomon de “ŝtona boato” ĉar temus pri ŝipo kiu transportus metalojn el nordokcidenta Iberio al Romo aŭ al aliaj lokoj en la Romia Imperio, sed ne tiom kredeble al Palestino. Laŭlegende tiukaze tiu ŝipo eniris en la rio de Arousa kaj poste en la rivero Ulla ĉe romiaj setlejoj de Turris Aŭgusti kaj Pontecesures. Poste ĝis Padrono, la rivera haveno de la romia urbo Iria Flavia.

La plej grava teksto kiu rakontas la translokigon de la korpo de la apostolo el Jafo al Iria kaj al la tombejo ĉe Kompostelo estus la Liber Sancti Jacobi aŭ Kaliksta Kodekso (libro 3-a, ĉapitro 1-a) verkita en la unua duono de la 12-a jarcento, tio estas multe pli da jarmilo poste. Laŭ ĝi kaj la legendoj la apostolo estus reveninta al loko kie li evangeliis kiel misiisto. La jakobaj disĉiploj estus Teodoro kaj Atanazio kaj havis malfacilaĵojn ĉe la tiamaj romiaj aŭtoritatoj kaj loĝantaroj ĝis kiam denove laŭlegende ili entombigis la jakoban korpon kie la bovoj kiuj estis eltirantaj la ĉerkoĉaron haltis lace. Tiun lokon trajarcente estis kovrita de la arbaroj kaj ĉirkaŭ la jaro 820 (tio estas preskaŭ post 8 jarcentoj) la ermito Pajo kaj la episkopo de Iria nome Teodomiro malkovris la tombon kaj helpite de la reĝo Alfonso la 2-a organizas la kulton al Sankta Jakobo.

Nuntempe oni celebras marriveran procesion laŭ la rio de Arousa kaj la rivero Ulla rememore de la supozita translokigo de la apostola korpo.

La vojoj al Santiago redakti

Ekde la disvastigo de la malkovro de supozitaj restaĵoj de apostolo (kompreneble tiam oni komunikis tion kiel certege) en la komenco de la 9-a jarcento komencis organiziĝi pilgrimadoj el ĉiuj punktoj de la kristana Eŭropo. Tiele fakte oni teksis ne unikan vojon sed tutan reton de vojoj aŭ nome Vojaro al Santiago. Hegemonio de tiu agado okazis dum la 11-a, 12-a kaj 13-a jarcentoj, kiam oni ricevis specialajn religiajn kaj socialajn privilegiojn por la pilgrimantoj. Je la fino de la 20-a jarcento la jam dekadenca vojaro ricevis novan modon kun la kombino de kulturaj kaj turismaj elementoj.

Dum la epoko de hegemonio de la jakoba vojaro fluis tra tiu reto granda kvanto de kultura informaro, oni organizis la unuan asistan kaj turisman reton, oni kreis monaĥejojn, katedralojn kaj eĉ novajn urbojn. Eĉ la unuaj suveniroj datiĝas el la pilgrimoj nome la Jakoba pekteno. La vojoj komencis en suda Britio, suda Skandinavio, Latvio, Hungario kaj eĉ Konstantinopolo (tiam kristana), Ateno kaj eĉ Andaluzio (tiam islama sed kun kristana loĝantaro). Ĉefe trapasis Francion, Germanion kaj Italion. Kiam oni eniras en Galegio jam funkciis reto de vojaro al Santiago komponita nome el la plej uzata Franca vojo el oriento, la Norda vojo el nordoriento, la Angla vojo el maro kaj nordo, la Portugala vojo el sudo, kaj la Sudorienta vojo el la Vía de la Plata, krom la apartaj Fistera vojo el maro kaj okcidento kaj la Arosa vojo laŭ la rio de Aroso. Ĉiuj trapasas kaj la urbon kaj la urbareon al la katedralo.

Protektanto redakti

 
Katedralo de Santiago de Compostela

Jakobo la Granda estas protektanto:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti