August Karl Julius HARTWIG (naskiĝinta la 20-an de marto 1823 en Helpt, mortinta la 15-an de oktobro 1913 en Vajmaro) estis germana ĝardenisto, pejzaĝarĥitekto kaj verkisto. Lia botanika mallongigo estas Hartwig.

Julius Hartwig
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1823 (1823-03-20)
en Helpt
Morto 15-an de oktobro 1913 (1913-10-15) (90-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo botanikisto
vdr
Julius Hartwig sur portreto de August Lieber, antaŭ 1850

Vivo redakti

Estante filo de la luterana teologo kaj pastoro Johann Carl Friedrich Hartwig (1778–1852) li frekventis ekde 1833 la gimnazion en Neuruppin, ekde 1837 la lernejon en Friedland (Meklenburgo) ĝis la maturiĝekzameno.

Inter 1843 kaj 1847 li lernantis ĉe la Reĝa porĝardenista lernigejo en Potsdam; post fino de la kvarjara trejniĝo li forsenditis kun bonegaj notoj. Post lernoknaba tempo li dungitis fare de Gustav Meyer ĉe la areo de Friedenskirche (Sanssouci). Poste li iĝis - danke al la perado de Peter Joseph Lenné - helpanto ĉe Kastelo Belvedere (Weimar), kien li transloĝiĝis en la 29.4.1847.

Julius Hartwig ĝismorte restis en granddukaj servoj de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Li ege gravis dum la aliaranĝo de la Belvedere-parko por kio li multe desegnis. Kunlaborante kun la tiama kortega ĉefĝardenisto Eduard Petzold en Vajmaro li ĝuis vokiĝon de li en 1849 je Kastelo Tiefurt. Ankaŭ tie necesis nova aranĝo parkara. Hartwig liveris planon pri la promenejo disde Vajmaro al Tiefurt, Oberweimar kaj Belvedere-kastelo.[1] Krome li kreis en 1848 projekton pri kelkaj aliaj ŝanĝoj ĉe Belvedere - ĝi troviĝas sub al signaturo Kt 100 Weimar 133 E Ms ĉe Biblioteko Dukino Anna Amalia.[2] En 1850 li senditis al Kastelo Ettersburg, la tiama somera rezidejo de la hereda grandduko Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Tasko lia estis helpo en la novaranĝo de la kastelparoko.

 
Bildo de la maljuniĝinta Hartwig (malpost 1903)

La laboroj hartwig-aj timo plaĉis al lia granduka moŝto ke li plilongigis la dungadon de Hartwig post la iro de Petzolds al la Parko de Muskau en 1852. En la 1.10.1852 Harwig iĝis ĝardenĉefo (Gartenkondukteur) je Ettersburg. Li samofice restis ĝis la 1.1.1958. Tiudate li ekĉefadministris la Kortegajn ĝardenojn kaj de la parkojn vajmarajn. Per ti li aŭtomate responsis pri Tiefurt, poste ankaŭ pri Ettersburg. Sed lia plej grava projekto estis eble la alifaro de Ilm-parko. En 1896 li ekestris ĉe la grandduka forstista lernejo Marienhöhe apud Vajmaro. Tiun ĉi oficon li ankaŭ kontinuigis post la ĝardenista retiriĝo. Lia posteulo estis Julius Sckell.

Ekde la tempo en Ettersburg li okupiĝis pri germana, franca kaj angla ĝardenadliteraturo. Post la veno Vajmaren li eldonis ĉe la vajmara eldonejo de Bernhard Friedrich Voigt malnovajn verkojn prilaboritajn kaj eĉ proprajn laboraĵojn.

Honoroj redakti

  • 1900: Hausorden vom Weißen Falken, Ritterkreuz 2. Klasse
  • 1892: Jubiläumsmedaille zur goldenen Hochzeit

Verkoj redakti

  • Praktisches Handbuch der Obstbaumzucht. 4-a eldono. 1892.
  • Der Küchengarten. 2-a eldono. 1880.
  • Die Gemüsetreiberei. 2-a eldono. 1886.
  • Der illustrierte Hausgarten. 10-a eldono. 1883.
  • Glashäuser aller Art mit Atlas. 4-a eldono. 1876.
  • Die Kunst der Pflanzenvermehrung. 6-a eldono. 1886.
  • Die Obstbaukultur in Töpfen und Kübeln nach Rivers. 3-a eldono. 1886.
  • Der Parkgarten. 2-a eldono. 1882.
  • Melonen und Gurken und Champignonkultur. 6-a eldono. 1896.
  • Illustriertes Gehölzbuch. Im Verlag von Paul Parey. 2-a eldono. 1892.
  • Die Gehölzzucht. 2-a eldono. 1893.
  • Vothmanns Gartenbau-Katechismus. 1878.
  • Broŝuro: Der Hausgarten auf dem Lande - kiu gajnis arĝentan medalon donitan fare de Verein zur Beförderung des Gartenbaues in den preußischen Staaten
  • De Henriette Davidis Küchen- und Blumengarten für Hausfrauen li prilaboris la eldonojn 14 ĝis 17.
Digitalisat de la 15-a eldono de 1886

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • August Karl Julius Hartwig. Ĉe: Die Gartenkunst 5 (1903), p. 87
  • Grete Grewolls: Wer war wer in Mecklenburg und Vorpommern. Das Personenlexikon. Hinstorff Verlag, Rostock 2011, ISBN 978-3-356-01301-6, p. 3872.
  • Theophil Gerber: Persönlichkeiten aus Land- und Forstwirtschaft, Gartenbau und Veterinärmedizin, Biographisches Lexikon, Band 1: A–L, 4-a eldono, Nora Verlag, Berlin, 2014, p. 276.

Eksteraj ligiloj redakti