Friedenskirche (Sanssouci)

Friedenskirche ([fridenskirĥe], germane “preĝejo de paco”) estas lutera preĝejo en la palaca parko Sanssouci en Pocdamo. Ĝi situas en la tiel nomata Marly ĝardeno, apud la ĉefa eniro de la parko.

Friedenskirche en Sanssouci
Interno de Friedenskirche
Tombaro sub altaro kun sarkofagoj de Frederiko Vilhelmo la 4-a kaj Elizabeta Ludovika la Bavaria

Friedenskirche estis konstruita laŭ volo kaj kun partopreno de Frederiko Vilhelmo la 4-a, talenta reĝo de Prusio. La projekton faris la kortega arkitekto Ludwig Persius; post lia morto ĝin finis la arkitekto Friedrich August Stüler. La laboroj estis administritaj de Ferdinand von Arnim kaj Ludwig Ferdinand Hesse. Oni metis unuan ŝtonon en la fundamenton la 14-an de aprilo 1845, la preĝejo estis sanktigita la 24-an de septembro 1848. La konstruaj laboroj daŭris ĝis 1854. En arkitekta stilo de la preĝejo ĉeestas influo de la monaĥeja arkitekturo de Supra Italio.

La konstruaĵo estas trinava kolona baziliko sen transepto, kun aparte staranta 42-metra kampanilo. Ties prototipo estis la kampanilo de la roma preĝejo Santa Maria in Cosmedin. La ĉefa navo estas je 13.5 m pli alta kaj duoble larĝa ol la flankaj navoj. La transirejo inter la navoj estas dekorita per arkadoj kun duoncirklaj arkoj. La prototipo por la pocdama Friedenskirche estis la roma baziliko San Clemente. Frederiko Vilhelmo volis, ke estu en la preĝejo plata ĉela plafono, kiel en fruaj kristanaj preĝejoj. La absidon beligas vera venecia mozaiko de komenco de la 13-a jarcento, kiun oni liveris el malkonstruata preĝejo en San Cipriano (insulo Murano). La baldakeno sur kvar malhelverdaj kolonoj el siberia jaspo – donaco de la imperiestro Nikolao la 1-a, edzo de fratino de Frederiko Vilhelmo, – estis instalita en la preĝejo en 1842.

La dekstran navon sekvas bapta kapelo. La maldekstran sekvas sakristio; tiu servis dum iu tempo kiel maŭzoleo por Frederiko Vilhelmo la 4-a kaj aliaj Hohencolernoj. La princoj Sigismondo kaj Valdemaro, filoj de la imperiestro Frederiko la 3-a kaj lia edzino Viktoria, estis sepultitaj tie ĝis 1892. En la jaro 1920 oni sepultis tie princon Joachim, la plijunan filon de la lasta imperiestro Vilhelmo la 2-a. En 1931 oni transigis lian cindron en Antikvan templon.

Sub du marmoraj platoj, apud ŝtupoj al altaro, situas la reĝa tombaro. Frederiko Vilhelmo la 4-a mortis post kelkaj apopleksiaj frapoj la 2-an de januaro 1861. Post sanktigo de la tombaro en oktobro 1864 oni transigis tien sarkofagon kun lia korpo. La koro de la reĝo situas en la maŭzoleo de palaco Charlottenburg en Berlino. En 1873 oni lokis en la tombaro sarkofagon de lia mortinta edzino Elizabeta Ludovika.

Maŭzoleo de la imperiestro Frederiko redakti

 
Sarkofago de Frederiko la 3-a en la maŭzoleo ĉe Friedenskirche. Poŝtkarto, 1900

Norde Friedenskirche limas la maŭzoleon de la imperiestro Frederiko, konstruita laŭ projekto de Julius Carl Raschdorff, aŭtoro de Berlina katedralo. La maŭzoleo estas kupola ovala konstruaĵo kun ortangula altara ejo. Interne situas kopio de marmora sarkofago, kreita en 1888 de Reinhold Begas por la mortinta imperiestro Frederiko la 3-a. Oni transigis lian cindron en 1905 en Berlinan katedralon. Apude ripozas lia edzino Viktoria, kies sarkofagon ankaŭ faris Begas. Krome, ĉi tiu skulptisto faris sarkofagojn ĉe flankoj de la altaro, kie ripozas la frue mortintaj filoj de la imperiestra paro – Sigismondo kaj Valdemaro.

De 1991 sur ŝtupoj de la altaro staras modesta sarkofago de la “reĝo-soldato”, Frederiko Vilhelmo la 1-a. Komence li estis sepultita en la garnizona preĝejo de Pocdamo, samkiel poste lia filo Frederiko la 2-a. Nelonge antaŭ la fino de Dua mondmilito oni elveturigis cindrojn de la reĝoj el Pocdamo kaj konservis ilin ĝis 1953 en Elisabethkirche (Marburg), poste en la kastelo de Hohencolernoj. La unua sarkofago el nigra marmoro estis disbatita en 1945, kaj oni ŝanĝis ĝin por kupra kopio. La tombo de Frederiko la Granda situas en la parko de Sanssouci.

Tiele, en Friedenskirche entute estas sepultitaj la sekvaj anoj de Hohencolernoj: