Aleksandr Moĵajskij

Aleksandr Fjodoroviĉ MOĴAJSKIJ (ruse Александр Фёдорович Можайский) (Kotka, 21-an de marto 1825Sankt-Peterburgo, 1-an de aprilo 1890) estis rusa mara subadmiralo, pioniro de la aviado.

Aleksandr Moĵajskij
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1825 (1825-03-09)
en Kotka
Morto 20-an de marto 1890 (1890-03-20) (65-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Smolenskoye Orthodox Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Naval Cadet Corps
Familio
Patro Fyodor Mozhaysky
Infano Q16677279
Okupo
Okupo aerokosma inĝeniero • oficiro • aeronaŭtika inĝeniero
vdr

Biografio redakti

Aleksandr Fjodoroviĉ Moĵajskij devenis el rusa nobla familio kun maristaj tradicioj. Lia patro estis Fjodor Tjimofejeviĉ Moĵajskij, admiralo de la rusa floto.

Moĵajskij ekoficiris en aĝo de 16 jaroj kaj atingis en 1881 la subadmiralan rangon. Li servis ĉefe en la Balta Maro. Li partoprenis en la ekspedicioj pri mapskizo de akvokolekta regiono de la Aralo kaj Amudarjo. Dum tiu ekspedicio, li ekinteresiĝis pri planado de la veturiloj.

Aviadilo de Moĵajskij redakti

Li esploris ekde 1876 pri flugmaŝinoj, pli pezaj ol la aero. Li iĝas en 1879 instruisto de kadeta lernejo, tio ebligas por li konsultadon kun plej elstaraj sciencistoj de Rusio. La aviadilo de Moĵajskij estis prezentita, provita la 20-an de julio 1882. La provflugon partoprenis reprezentantoj de la rusa armeo kaj la rusa inĝeniera asocio.

La aviadilon movis 10-ĉevalpova vapormaŝino. Post kiam ĝi atingis la necesan rapidon, deteriĝis kaj saltegis 20–30 metrojn en la aero. Dum alteriĝo, ties unu flugilo detruiĝis.

La precizaj planoj de la aviadilo ne postrestis, nur skizoj pretigitaj dum la prezentado kaj teksta priskribo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti