Georgo la 6-a (Britio)
Georgo la 6-a (Albert Frederick Arthur George WINDSOR, naskita kun la nomo Wettin je la 14-a de decembro 1895, mortinta je la 6-a de februaro 1952) estis la tria brita monarĥo el la dinastio Windsor. Li estis reĝo de Britio de 11-a de decembro 1936 ĝis sia morto. Li krome estis:
- reĝo de la britaj transmaraj dominioj
- lasta imperiestro de Barato (ĝis 1947)
- lasta reĝo de Irlando (ĝis 1949)
- lasta reĝo de Pakistano (ĝis 1952)
Georgo la 6-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Britio Imperiestro de Hindio | |||||
![]() | |||||
Regado | 1936–1952 (Britio) 1936–1947 (Hindio) | ||||
Antaŭulo | Eduardo la 8-a | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
George VI | |||||
Naskonomo | Prince Albert Frederick Arthur George of York | ||||
Naskiĝo | 14-an de decembro 1895 en York Cottage | ||||
Morto | 6-an de februaro 1952 (56-jara) en Domego Sandringham | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | ||||
Mortis per | pulma kancero [#] | ||||
Tombo | King George VI Memorial Chapel [#] | ||||
Religio | Eklezio de Anglio [#] | ||||
Etno | Britoj [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | Palaco Buckingham [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#] | ||||
Alma mater | Trinity College [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Windsor [#] | ||||
Patro | Georgo la 5-a de Britio [#] | ||||
Patrino | Maria von Teck [#] | ||||
Gefratoj | Eduardo la 8-a • Mary, Princess Royal and Countess of Harewood • Prince Henry, Duke of Gloucester • Prince George, Duke of Kent • Johano de Britio [#] | ||||
Edz(in)o | Elizabeth Bowes-Lyon [#] | ||||
Infanoj | Elizabeto la 2-a • Margareto de Britio [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • aristokrato • oficiro • tenisisto [#] | ||||
Aktiva en | Palaco Buckingham [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Reĝo de Britio ![]() | |||||
Dum | 1936–1952 | ||||
Antaŭulo | Eduardo la 8-a | ||||
Sekvanto | Elizabeto la 2-a | ||||
Imperiestro de Hindio ![]() | |||||
Dum | 1936–1948 | ||||
Antaŭulo | Eduardo la 8-a | ||||
Sekvanto | li mem kiel reĝo de Barato kaj de Pakistano | ||||
reĝo de Barato | |||||
Dum | 1948–1950 | ||||
Antaŭulo | li mem kiel imperiestro de Hindio | ||||
Sekvanto | – (Respubliko Barato) | ||||
reĝo de Pakistano | |||||
Dum | 1948–1952 | ||||
Antaŭulo | li mem kiel imperiestro de Hindio | ||||
Sekvanto | Elizabeto la 2-a | ||||
reĝo de Aŭstralio | |||||
reĝo de Kanado | |||||
reĝo de Nov-Zelando | |||||
reĝo de Sudafriko | |||||
reĝo de Cejlono | |||||
reĝo de Irlando | |||||
Dum | –1947/48 | ||||
Sekvanto | – (Respubliko Irlando) | ||||
ĉefo de la Komunumo de Nacioj ![]() | |||||
Dum | 1949–1952 | ||||
Antaŭulo | – | ||||
Sekvanto | Elizabeto la 2-a | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georgo reĝiĝis neatendite post la abdiko de sia frato Eduardo la 8-a. Laŭdire li almenaŭ komence konsideris la reĝecon malagrabla devo. Li elektis ne sian unuan antaŭnomon (Albert) kiel reĝan nomon, sed sian lastan (Georgo), eble por honori sian samnoman patron kaj esprimi kontinuemon pri ties politiko.
Georgo estis edzo de Elizabeth Bowes-Lyon (kiu post lia morto iĝis reĝina patrino). Elizabet kaj Georgo havis du filinojn:
- Elizabeth Alexandra Mary, 21-a de aprilo 1926, iĝis poste reĝino Elizabeto la 2-a
- Margaret Rose, princino Margareta, 21-a de aŭgusto 1930 – 9-a de februaro 2002
Dum la Dua mondmilito li alprenis la rolon de simbola gvidanto de la Brita imperio kontraŭ la nazia Germanio.
Dum liaj lastaj jaroj lia sano estis malbona, kaj lia filino kaj heredonto Elizabeto transprenis pli kaj pli el liaj ceremoniaj devoj.
Georgo mortis en domo Sandringham House en Norfolk, kie li naskiĝis.