Afonso d'Escragnolle Taunay

Afonso D'ESCRAGNOLLE TAUNAY, aŭ Affonso laŭ originala skribformo, kutime konata kiel Affonso de Taunay aŭ simple Afonso Taunay (naskiĝis en la 11-a de julio 1876, en Nossa Senhora do Desterro, hodiaŭ Florianópolis, kaj mortis la 20-a de marto 1958, en San-Paŭlo), estis brazila romanisto, biografiisto, eseisto, historiisto, leksikografiisto kaj profesoro. Li okupis la Seĝon 1 de Brazila Beletristika Akademio, por kiu li estis elektita en la 7-a de novembro 1929.

Afonso d'Escragnolle Taunay
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1876 (1876-07-11)
en Florianópolis
Morto 20-an de marto 1958 (1958-03-20) (81-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Escola Politécnica da Universidade Federal do Rio de Janeiro vd
Familio
Patro Alfredo d'Escragnolle Taunay vd
Profesio
Okupo verkisto • biografo • romanisto • historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
portreto

Vivo redakti

 

Afonso Taunay naskiĝis ene de la Brazila Registarejo, konata kial "Palácio Rosado" (Rozita Palaco, esperante), pro la koloro uzita en la ekstera parto de la domo, ĉe la malnova Vila do Desterro, aktuala Florianópolis. Li estas filo de Cristina Teixeira Leite kaj Alfredo d'Escragnole Taunay, tiam prezidanto de la Provinco de Santa Catarina, alivorte vicgrafino kaj vicgrafo de Taunay. Per lia patrino li estis patrina nepo de Barono de Vassouras kaj pranepo de Barono de Itambé.

Diplomita pri Civila Inĝenierio per Escola Politécnica de Rio de Janeiro en 1900. Li instruis ĉe la Escola Politécnica de São Paulo de 1904 ĝis 1910. Li estis direktoro de Museu Paulista (Paŭlistana Museo), ankaŭ konata kiel Museu do Ipiranga, de 1937 ĝis 1939. Li reorganizis la Bibliotekon kaj la arĥivojn de la Ministerio de Eksterlandanaj Agadoj en 1930. De 1934 ĝis 1937, li estis instruisto ĉe la Fakultato de Filozofio, Sciencoj kaj Literaturo, de la Universisato de São Paulo.

Li ricevis en la 6-a de majo 1930 la posedon de la seĝo 1 de la Brazila Beletristika Akademio per la manoj de la akademiano Roquette-Pinto. Li ĝin okupigis post la morto de Luís Murat en 1929, kaj li ĝin okupigis ĝis 1958, kaj li estis sekvita por Ivan Monteiro de Barros Lins.

Verkaĵoj redakti

  • Leonor de Ávila, brazila romancverko publikita je la 1-a eldono kun la titolo "Crônicas do Tempo dos Filipes", aŭ "Historioj de la tempo de la Filipes";
  • Eseioj de bibliografio (2-a parto: fremda lingvo);
  • Nicolau A. Taunay (dokumentoj pri lia vivo kaj verkaĵo);
  • Pedro Taques e seu tempo (Pedro Taques kaj sia tempo);
  • 'A vida gloriosa e trágica de Bartolomeu de Gusmão, biografio;
  • Escritores coloniais, Koloniaj aŭtoroj (1925);
  • Historia: São Paulo nos primeiros anos (1920);
  • História geral das bandeiras paulistas, 11 volumoj. (1924-1950);
  • História seiscentista da vila de São Paulo, 4 volumoj. (1926-1929);
  • História do café no Brasil, 11 volumoj. (1929-1941).
  • Lexicografia: Léxico de termos técnicos e científicos;
  • A terminologia científica e os grandes dicionários portugueses.