Alta reprezentanto pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko

La Alta Reprezentanto pri Eksterlandaj Aferoj kaj Sekureca Politiko estas ofico de Eŭropa Unio, kiu ekestis laŭ la traktato de Lisbono. Ĝi estas kunigo de la antaŭaj oficoj de Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio kaj eŭropa komisaro pri eksteraj rilatoj.

La alta reprezentanto estas, pro sia ofico, ankaŭ vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono. Li estas nomumita de la ministra konsilio kaj aprobita de la Eŭropa Parlamento, kaj oficas du jarojn kaj duono.

La 19-an de novembro 2009, la brita politikistino Catherine Ashton estis nomumita kiel unua oficulo de tiu posteno.