Alfonso la 2-a (Asturio)

Alfonso la 2-a de Asturio (760 - 842), surnomata la Ĉasta), estis reĝo de Asturio en du malsamaj periodoj: unue, en la jaro 783, kaj poste inter la jaroj 791 kaj 842, kiam li forpasis.

Alfonso la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 759 (0759-01-01)
en Oviedo
Morto 20-an de marto 842 (0842-03-20) (83-jaraĝa)
en Oviedo
Tombo Pantheon of Asturian Kings vd
Ŝtataneco Reĝlando Asturio vd
Familio
Dinastio Astur-Leonese dynasty vd
Patro Fruela I of Asturias vd
Patrino Munia of Álava vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo reganto vd
Verkado
Verkoj Will of Alfonso II vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum lia regado, kiu daŭris dum kvindek unu jaroj, malkovriĝis en Galegio (supozeble) la tombo de la Apostolo Jakobo.

Li disrabis Lisbonon en 798 profitante la konfliktojn en la registaro de la muzulmana Kordovo kaj venkis la muzulmanojn en Narón kaj en Anceo (825). Danke al la venkoj kontraŭ la muzulmanoj, li plifirmigis sian regadon en Galegio, Leono kaj Kastilio, kiujn li politike reorganizis.

Li establis sian kortegon en Oviedo, kie li konstruigis plurajn preĝejojn kaj palacon. En la nuntempo nur restas spuroj de la preĝejo Sankta Tirso.

Laŭ la tradicio, la tombo de la apostolo Jakobo la pli aĝa estis malkovrita de ermito en Santiago de Compostela (814); kio konvertis ĉi tiun lokon en unu el la plej gravaj centroj de la kristana pilgrimado.

Post la forpaso de la reĝo, la kadavro estis entombigita en la Panteono de Reĝoj de la Katedralo de Oviedo, kiun la monarko konstruigis, kaj kie ankaŭ estis entombigita sia edzino, la reĝino Berta, kiu laŭ kelkaj historiistoj devenis el la franca reĝa familio. Kvankam li havis edzinon, laŭ la tiuepokaj kronikoj, la reĝo neniam havis intimajn seksrilatojn kun sia edzino kaj forpasis ĉasta kaj sen heredanto.