Aum Ŝinrikjo

(Alidirektita el Aum Shinrikyo)

Aum ŜinrikjoOmu Ŝinrikjo (japanlingve:オウム真理教 [ōmu ŝinrikjō] lit. instruo de la vero) estas japana sekto, kiu fifamiĝis pro la venengasa atako (kun sarino) en la metroo de Tokio je 20-an de marto 1995.

Aum Ŝinrikjo
オウム真理教
emblemo
religia organizaĵo • terorisma organizaĵo • sekto
Komenco 1984 vd
Fino februaro 2000 vd
Poste Alef • Q11301245 • Hikari no Wa • Q48760680 vd
Lando(j) Japanio vd
Sidejo Tokio
Ĉefestro(j) Shoko Asahara vd
Posedatoj CHYREN vd
Agokampo sarinoLSDN-metilamfetaminomeskalino • O-ethyl S-2-diisopropylaminoethyl methylphosphonothioate
Retejo Oficiala retejo
vdr

La sekton fondis en 1984 la forte vidhandikupula japana naturkuracisto Matsumoto Chizuo, plikonata kiel Asahara Shoko kun la nomo Ōmu Shinsen no Kai.

Post spiritaj travivaĵoj de Asahara en Barato (1987), li prenas la nomon Asahara Ŝoko kaj transnomas la asocion al "Omu Ŝinrikjo (Om-instruo de la vero). Samjare Asahara fondas apartan komunumon kun laboro, fabrikoj ks.

La ŝtataj instancoj rekonas la sekton en 1989, Asahara fondas politikan reprezententon de la sekto (Ŝinrito), kiu partoprenas en la balotoj, sed tute sensukcese. La sekto nombras jam 7000 anojn dismonde (1991), aperas en Rusio (1992) kaj akiras tie ĉirkaŭ 10.000 sekvantojn. La sekto aĉetas en 1993 mitralojn AK-47.

Oni sukcese produktas sarinon en 1994 kaj elprovas ĝin en Macumoto je 27-a de junio, mortas 7 homoj.

La 20-an de marto 1995 ili okazigis la venengasan atakon en la metroo de Tokio, mortigis 27 personoj (Sarina atako en Tokio). La polico kaptas gvidantojn, konfiskas posedaĵojn. Oni kaptas en majo la sektogvidanton Asahara.

En 1999 la sekto alinomis sin al Aleph kaj havas ĉirkaŭ 1500-2000 sekvantojn.

Juĝo redakti

La japana juĝejo juĝis 12 homojn je morto. Inter ili la sektogvidanto Asahara Ŝoko estis finfine juĝita de Supera Korto de Japanio je mortpuno la 15-a de septembro 2006. La 6-an de julio de 2018, elĉerpinte ĉiujn apelaciojn, Asahara kaj ses sekvantoj estis ekzekutitaj kiel puno por la atakoj en 1995 kaj aliaj krimoj,[1][2] kaj la restantaj ses en la mortokoridoro estis ekzekutitaj la 26-an de julio.[3]

Referencoj redakti

Literaturo redakti