Parkbanejo de Vajmaro

La Parkbanejo (germane: Parkbad) en Vajmaro, Germanujo (Über dem Kegeltor 1) estis publika duŝ- kaj banuja banejo (Volksbad) kio ebligis al la neriĉa enloĝantarero de Vajmaro lavi sin kaj la vestaĵojn. Tio helpis kontraŭbalai kontaĝajn malsanojn, ekz. la oftan ĥoleron.

Parka banejo, Vajmaro

Historio

redakti

La nekutima brika konstruaĵo troviĝas en areo iel separita de Ilm-parko kie antaŭe estis estinta la en 1785 brulkonsumiĝinta domo Rotes Haus. Ĝi unue nomiĝis Wasch- und Badeanstalt kaj konstruitis laŭ berlinaj modeloj.[1] Ĝi ne estas tipa por Turingio. La planon verŝajne ne faris Carl Heinrich Ferdinand Streichhan[2] sed tute elpensitis en Berlino. E.F. Eisenach estis transpreninta en 1858 la komision pri konstruadgvidado antaŭ profundaj surlokaj studoj en Berlino.

La ejo faritis en 1859/60. Krom similaj materialoj (ekz. la - intertempe kolore - glazuritaj brikoj en formo de kasonaĵoj kun rozvitraloj) ambaŭ elsantantaj kolonoj okulfrapas. La fasado havas stilelementojn de itala renesanco. En la 1920-aj jaroj venis alikonstruiĝo kaj etendiĝo.[3] En 1922 akiris ĝin la asekurkompanio Allgemeine Ortskrankenkasse Weimar.[4] Tiam la tuto gajnis sian nunan aspekton.[5] Ene faritis loĝejoj por kio la menciita kompanio estis ricevinta avantaĝajn kreditojn.[6]

La groptegmento kun mansardo supren metitis en 1922.[7] Sekve la hodiaŭa utiligo tute ne plu servas al la origina celo baneja. Ekde januaro 1996 ĝi estas konvaleska stacio de la malsanulejo Sophien- und Hufeland-Klinikum.[8] La ejo figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj.

Eksteraj ligiloj

redakti
50.98088055555611.334680555556
  1. Pri la berlinaj banejoj ekde 1847: Paul Clauswitz: Die Städteordnung von 1808 und die Stadt Berlin, Heidelberg 1986, p. 184.
  2. Kerstin Vogel: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan. Architekt und Oberbaudirektor in Sachsen-Weimar-Eisenach 1848–1884. (=Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen. Kleine Reiche, 36), Böhlau Verlag Köln/Weimar/Wien 2013, ISBN 978-3-412-20955-.
  3. https://e-pub.uni-weimar.de/opus4/frontdoor/deliver/index/docId/1409/file/Teil_1_Text_dig._Version_pdfa.pdf Kp p. 149, noto 10
  4. http://www.archive-in-thueringen.de/de/findbuch/view/bestand/6726?searchphrase=Parkbad
  5. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaŭs Nachfolger, Weimar 1998, p. 346.
  6. http://www.archive-in-thueringen.de/de/findbuch/view/bestand/6726/systematik/43090/archivgut/970648/searchall/Ortskrankenkasse+Weimar
  7. zeitsprung.animaux.de
  8. http://www.klinikum-weimar.de/web/de/content/content.php?areaID=8&menuID=31&active_menu=99&contentID=681