Punlaborejo kaj orfejo (Vajmaro)

Punlaborejo kaj orfejo (germane: Zucht- und Waisenhaus) troviĝis en la centro de Vajmaro, Germanujo, ĉe strato Böttchergasse 9. Ĝia konstruisto estis Christian Richter en 1713.

iama punlaborejo kaj orfanejo en Vajmaro, Böttchergasse 9

Situo kaj funkcio redakti

 
portale ankoraǔ legeblas la enskribo Speiseanstalt - pruvo de kantina uzo!

Ĝi troviĝas antaŭ la restaĵoj de la Vajmara arsenalo. Vajmare en la centro jam je la komenco de la 18-a jarcento raris disponebla spaco por nove alvenintoj kaj rifuĝintoj; la intertempa setligo de hugenotoj (kun loĝejoj, kirketo, laborejoj ktp.) sekve ne plaĉis al ĉiuj lokuloj.

Poste la ejo uzitis kiel lernejo por malriĉaj lernantoj kaj kantino (pri tio ankoraŭ apenaŭ legebla enskribo Speiseanstalt ateston donas). Ĝis 1918 parton de la tuta komplekso okupis ankaŭ la Grandduka artmetilernejo.[1] En 1927 ene estis publika kuirejo por mezaj socialaj klasoj kaj salonoj por kudrado kaj varmiĝo. En 1936 tenadis la tuton Landesfrauenverein Thüringen (sekcio Patriotisma instituto vajmara/supdisdonejo). Ĉambrojn en supraj etaĝoj rajtis uzi ankaŭ anoj de Hitlera Junularo kaj Ligo de Germanaj Knabinoj.

Arkitekturhistorie la tuto ankaŭ interesas, ĉar fakte estas tiu ĉi angula kompleksero la resto de medio tute bombdetruita dum la Dua mondmilito.[2] Malaperis tiam ankaŭ la tribunalo ĉe najbara strato Geleitstraße.[3]

Historio redakti

La laŭ plano de Richter starigita ejo komisiitis fare de duko Vilhelmo Ernesto. Al la alvenontaj laboremaj hugenotoj sekurigitis la disponigo de grundoj kaj impostaj privilegioj. Vajmare ili tamen neniam vere hejmuliĝis.[4] Ilia historio en Vajmaro finiĝis jam en aŭgusto 1717 kiam demisiis la manufakturestro Jacques Coste (* 1651 je Metz).

Tiutempe ankoraŭ ne ekzistis la labordomo kiun konstruis Anton Georg Hauptmann.

Notoj redakti

  1. Hannelore Henze, Ilse-Sibylle Stapff: Streifzüge durch das alte Weimar. Weimar 2004, ISBN 3-86160-156-7, p. 40.
  2. Kp. informojn pri stacio numero 3 ĉe Stadtrallye 2021 de Institut français kaj Stadtsportbund Weimar
  3. Art. "Geleitstraße", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 139-140
  4. Sigrid Damm: Christiane und Goethe: Eine Recherche, eBook Inselverlag, Berlin 2005.

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.