La iama arsenalo (germane Zeughaus) en Vajmaro, Germanujo, estis konstruita en 1753 anstataŭante la dormoĉambran alon de la franciskana monaĥejo.

Vajmara arsenalo
armory (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 49″ N, 11° 19′ 35″ O (mapo)50.980411.32649Koordinatoj: 50° 58′ 49″ N, 11° 19′ 35″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Vajmara arsenalo (Germanio)
Vajmara arsenalo (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Vajmara arsenalo (Turingio)
Vajmara arsenalo (Turingio)
DEC
Map
Vajmara arsenalo
vdr

Historio

redakti
 
restaĵoj de la arsenalo vajmara

Je Ritter-strateta plilongiĝo, norde de grenejo, kondukas transirejo nome Zeughof, kiu nomiĝas laŭ la iama arsenalo. Unue ĝin uzis lia duka moŝto Ernesto Aŭgusto la 2-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kiel loĝejon: nur por li do ĝi komence starigitis. Sed li baldaŭ poste mortis en la aĝo de nur 21 jaroj. La arsenala utiliĝo finiĝis en 1801 kiam duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) transportigis la armilojn al Kastelo Ettersburg. En 1887 ĝin transprenis la Porartista societo kaj ĝi iĝis artista hejmo kun kutimlokalo kaj ekspoziciejoj. La komplekso en 1945 tiom damaĝitis ke necesis komence de la 1950-aj jaroj malaltigo konstruaĵo ĝis la teretaĝaj muroj.

Pro la aliuzo de la remizo ĉe Teatra placo (la nuna Domo de Vajmara respubliko; ĝis 2018 gastis tie Bauhaus-muzeo) la horizontala projekciaĵo de arsenalo tiom pligrandigitis. Antaŭ la damaĝiĝo en 1945 havis la domo mezen elsaltantan kolonegon estante duetaĝa mansardtegmenta domo malfrubaroka.[1] Surlokis soldataĵoj kaj armiloj, veturiloj kaj pafilegoj.[2] Pri la identeco de la stariginto estas duboj. Multaj konsideras ties kreinto Gottfried Heinrich Krohne.[3]

Eĉ la resto de iama belaĵo figuras sur listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj. Apudas la eksa punlaborejo kaj orfejo.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Art. Zeughof, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 502.
  2. Hannelore Henze, Ilse-Sibylle Stapff: Streifzüge durch das alte Weimar. Wartburg-Verlag, Weimar 2004, p. 74-75 ISBN 3-86160-156-7
  3. https://www.slideshare.net/dgummel/geschichte-des-zeughofes-in-weimar