Labordomo (Vajmaro)

La ekde 1879 ekzistanta Malriĉulejo kaj laborejo (germane: Armen- und Arbeitshaus) en Vajmaro, Germanujo, ofertis al ĉ. 30 etkrimuloj loĝejon kaj laborlokon (konkrete: mastrumaj kaj lignaj laboradoj) kontraŭ salajro. Temis pri ero de publika zorgado de malriĉuloj kaj implicite grava instrumento de municipa verdikt-efektivigado. La enspezitaj sumoj iris ekde 1877 rekte al la urba kaso.

Iama labordomo en Vajmaro

Aldonita estis ankaŭ lignaĵsplitejo por garantii al la endomuloj okupiĝon dumvintran.[1] Laŭ adresaro ĝi estis ĉe Amalienstraße 21.[2][3] Hodiaŭ la strato nomiĝas Karl-Haußknecht-Straße 19. La nuntempe fleghejme utiligita domo figuras sur la listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj; ĝi estas trietaĝa kun granda elsaltanta mezkolono. Laŭ la adresaroj konsistigis la doman administrantaron kasisto, kontrolisto kaj faktoto zorganta.

Ejo simila estis estinta antaŭ la Pordego erfurta, ĉe la nuna Sophienstifts-placo, ĝis malkonstruiĝo en 1877. Tie kontraŭe estis Federwisch-muelejo kiu ankaŭ devis ĉesi al novaj konstruaĵoj. La malnova laborejo (kiu portis ankaŭ la nomon de Siechenhaus, do preventorio), unuetaĝaĵo kun mansarda tegmento, faritis en 1769/70 fare de Anton Georg Hauptmann[4] laŭ la planoj de la landa ĉefarĥitekto Johann Gottfried Schlegel.[5][6] Cetere, por Hauptmann estis la konstruo de Labordomo la unua granda komisio de kiam li deĵoris por la suvereno.

Notoj redakti

  1. Rimarkendas ke tiaj institucioj jam pli longe ekzistis Vajmare!
  2. Adresarlibro de 1906, p. 268
  3. Adresaro de 1879, p. 151
  4. Volker Wahl: "Der Entrepreneur von Weimar. Zur Biografie des Hofjägers Anton Georg Hauptmann (1735–1803)." Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: Weimar-Jena: Die große Stadt – Das kulturhistorische Archiv 8/4 (2015), p. 391–419. Nocio kiel speco de malsanulejo troveblas sur la paĝoj 399 kaj 401.
  5. Konstruhistoriaj esploroj de ĉe Sophienstifts-placo, p. 13-14; de Carolin Eberhardt. Arkivita el la originalo je 2022-01-20. Alirita 2022-01-20.
  6. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar. Bd. 1). Eldonis Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH kaj Axel Stefek. Weimar 2016, p. 60-65.
50.9720511.32676