Grand Hotel Russischer Hof

Grand Hotel Russischer Hof (kutima nomo ĝis ĉ. 1840 Alexanderhof)[1] estas luksa hotelo en Vajmaro, Germanujo, Goetheplatz nr 2. Inter la gastintoj estas i.a. Franz Liszt, Richard Wagner, Johann Wolfgang Goethe, caro Aleksandro la 1-a kaj Giacomo Meyerbeer.

Russischer Hof en 2015

Arĥitekturo redakti

La historia ero de la domo starigitis en 1805 en stilo de klasikismo. La trietaĝa ejo havis selan tegmenton. Ĝi ordigitis per pluraksa elsaltanta kolonego kun triangula gablo kaj bovokulo flankite de du kvaraksaj flankaj aloj.[2] En 1907 restaŭritis la tuto laŭmode kaj la fasado ricevis secesiajn ornamaĵojn. La malsupra etaĝo ekipitis per ŝovofenestro. Okaze de nova renovigo en 1961 la malnova aspekto fasada refaritis sed kun pli simplaj formoj.

Historio redakti

En 1797 grandaj partoj de la unua domo brulkonsumiĝis; la unua sur tiu ĉi placo restarigita domo estis en 1766 la t.n. Leona apoteko. En 1803 la spekulanto kaj arĥitekto Anton Georg Hauptmann starigis dometon surloke kiu servu ankaŭ kiel intertempa ripozumloko por senhejmuloj dumvintre. Akiris en 1805 grafino Henkel-Donnersmarck kaj damo von Egloffstein (avino de la bofilino de Goethe) la malfinitan domon ĉe la rando de la malnova urbokerno, ĉe la iama porko-bazarplaco por ŝanĝi ĝin en gastejon. Tiam aperis unuafoje la nomo Russischer Hof (alternativo proponita sed forĵetita estis Hôtel de Russie). Ĉar jaron antaŭe en 1804 la rusia carfilino Maria Pavlovna Romanova, la estonta bofilino de duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach), eniris Vajmaron pompe, oni baptis la gastejon Aleksandrokorto - Alexanderhof. La en 1803 komenciĝinta konstruaĵo fariĝis laŭ plano de Anton Georg Hauptmann.

Post la Batalo de Jena–Auerstedt en 1806 la gastejo servis kiel lazareto. Inter la volontulaj helpantinoj troviĝis ankaŭ Johanna Schopenhauer, la patrino de Arthur Schopenhauer. Nomiĝo Russischer Hof ekkutimis post 1830 kaj en 1841 tiu ĉi nomo oficialigitis. Ekuzis la tuton poŝtservo inter 1816 kaj 1834 kaj inter 1946 kaj 1857. La granda enireja pordo, kiu konserviĝis ĝis la restaŭradoj de 1981, servis por aliri la poŝtkorton kun ties staloj kaj deponejoj. La granda gastejo havis ankaŭ aliajn funkciojn, ekz. de ekspoziciejo (ekz. de verkoj de la artisto Carl August Schwerdgeburth). Post eksplodo de la Unua mondmilito ĝi alinomiĝis je Fürstenhof.

Gastaro redakti

La kresko enloĝantara estis la instigo plialtrangigi la iamam porkbazaron kaj ĝi nomiĝis post planto de arboj Karla Placo. Sekve la gastejo allogis aŭtomate danke al la nova gastema ĉirkaŭaĵo multajn interesatojn. En 1841 la hotelo iĝis renkontiĝscenejo inter Franz Liszt, Clara kaj Robert Schumann. Estis la unua estado de Liszt en Vajmaro, antaŭ ol li fariĝis en 1848 kortega kapelestro kaj direktoro de la operejo. Krome li fondis en 1854 la klubon Neu-Weimar-Verein ne laste por kolektigi rondon de admirantoj de li mem ĉirkaŭ si. La vicon de elstaruloj plenigis i.a. Friedrich Hebbel kaj la skulptisto Ernst Rietschel, la kreinto de la Goeto-Ŝilero-monumento antaŭ la Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro je Vajmaro. La aktorino Eleonora Duse gastis ĉi tie kiel ankaŭ la rusaj poetoj Ivan Turgenev kaj Lev Tolstoj.

Jam en 1847 fonditis surloke la Merkreda Societo (Mittwochsgesellschaft, ankaŭ: Schlüsselverein) kies celoj estis scienca distr(iĝ)ado kaj sprita konversado. Sekve iĝis la hotelo societa centro de la tempo post Vajmara klasikismo kaj fondoloko de diversaj burĝaj societoj, ekz. de la Porartista Klubo. Inter ties membroj nombriĝis unue la majstroj de la Grandduka saksia artlernejo, poste ankaŭ ili de Bauhaus.

Post 1945 redakti

Post la Dua mondmilito la hotelo regajnis sian tradician nomon kaj iĝis centro de la landa sekcio turingia de la eostgermana Kristandemokrata Unio. En 1961/62 ĝi ĝuis profundan kaj fakkulan restaŭradon. Interne ĝi alikonstruiĝis kaj alvenis alkonstruaĵo. En 1980 startis novaj renoviglaboroj kiuj finiĝis en decembro 1987. Malnovaj kortaj ejoj estis forigitaj kaj nova tri-alaĵo faritis. La interna korto ricevis tegmenton kio spacliveris por moderna kuirejo. En 1997 transprenis ĝin Derag Hotel and Living. Ekde la 1.1.2010 ĝi membras ĉe Best Western-hotelaro kaj la nomo ŝanĝiĝis iomete je plene Best Western Premier Grand Hotel Russischer Hof zu Weimar.

Referencoj redakti

  1. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, S. 375
  2. https://web.archive.org/web/20140709070926/http://russischerhof-weimar.de/seiten/grand-hotel-weimar-historie.html

Eksteraj ligiloj redakti

50.98120911.324801

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Grand Hotel Russischer Hof en la germana Vikipedio.