Carl August Schwerdgeburth
Carl August SCHWERDGEBURTH (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1785 en Dresdeno, mortinta la 25-an de oktobro 1878 en Vajmaro) estis germana kuprogravuristo. Lia filo Otto Schwerdgeburth iĝis pentristo.
Carl August Schwerdgeburth | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1785 en Dresdeno |
Morto | 25-an de oktobro 1878 (93-jaraĝa) en Vajmaro |
Tombo | Historia tombejo en Weimar ![]() |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno ![]() |
Familio | |
Patro | Johann Burkhard Schwerdgeburth (en) ![]() ![]() |
Infano | Otto Schwerdgeburth (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo gravuristo grafikartisto ![]() |
Vivo
redaktiPost frekvento de la dresdena akademio li iris en 1805 Vajmaron, poste al Dessau por labori por la Ĥalkografa societo. Post tie nuligo li revenis Vajmaron kie li unue deĵoris ĉe Industria kontoro. Lia diligenta strebado ebligis karieron kaj li nomumitis duka akvafortisto.
Elirante de la punktadmaniero (t.e. la intence klarega meto de tre diversaj enbildaj ebenoj) li plukleriĝis, gravuradis, uzadis la burinon kaj eĉ kolorigis kelkajn verkojn. Li famiĝis danke al ciklo de bildoj pri Marteno Lutero, ekz.: Luther im Kreise seiner Familie (ŝtalgravuraĵo 1843), Luthers Abschied von seiner Familie (ŝtalgravuraĵo 1845), Luthers Ankunft auf der Wartburg (ŝtalgravuraĵo 1846), Luther im Tode (laŭ Cranach, kuprogravuraĵo). De li ankaŭ estas unu el la plej bonaj portretoj de Johann Wolfgang von Goethe, Goethe in halber Figur (1832)
El liaj grafikaj reproduktaĵoj menciendas: (laŭ Vogel) la portretojn de Canova kaj Carl Maria von Weber; (laŭ Fischbein) bildo de grandduko Karlo Aŭgusto en ĉasvestaĵoj kaj de la granddukino Maria Pavlovna Romanova; (laŭ Annibale Caracci) Mario Magdala en la deserto; (laŭ Correggio kaj Andrea del Sarto) Madono; (laŭ Rafaelo) la supra parto de la transfigurado.
Kiel ilustristo li kunlaboris por "Journal des Lŭus und der Moden", "Taschenbuch für Damen", por diversaj jarkolektoj de "Urania". Ankaŭ eldono de verkoj de Tieck ornamitis per verkoj de Schwerdgeburth.
Literaturo
redakti- Christina Florack-Kröll (Hrsg.): Carl August Schwerdgeburth, dem Weimarer Zeichner zum 200. Geburtstag: [Ausstellung] 4. August-1. September 1985. Goethe-Museum, Düsseldorf 1985.
- Sigrid Nagy: Es wuchs ein Baum im Paradies. Wie Luther im 19. Jahrhundert zum Weihnachtsbaum kam. Wartburg-Verl., Weimar 2003, ISBN 3-86160-152-4.
Fonto
redakti"Schwerdtgeburth, Karl August", de Franz Vallentin, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 54 (1908), p. 286, (tie ĉi interrete)