Ĉefa gvardiejo (Vajmaro)

Ĉefa gvardiejo (germane: Hauptwache) aŭ Nova gvardiejo (germane: Neue Wache) en Vajmaro, Germanujo, starigitis inter 1834–1838 laŭ planoj de Clemens Wenzeslaus Coudray.

Ĉefa gvardiejo
arkitektura strukturo
Bazaj datoj
Arkitekto Clemens Wenzeslaus Coudray vd
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 58′ 46″ N, 11° 19′ 53″ O (mapo)50.97949311.331398Koordinatoj: 50° 58′ 46″ N, 11° 19′ 53″ O (mapo) [+]
Ĉefa gvardiejo (Turingio)
Ĉefa gvardiejo (Turingio)
DEC
Ĉefa gvardiejo
Ĉefa gvardiejo
Situo de Ĉefa gvardiejo
Map
Ĉefa gvardiejo
vdr

Detaloj redakti

Ĝi konstruitis ĉe Grüner Markt (hodiaŭ: Platz der Demokratie 4) kiel trietaĝa domo anstataŭanta pli fruan samfunkcian deĵorantarejon.[1] Nun ĝi estas parto de la studadcentro de Biblioteko Dukino Anna Amalia.[2][3] Najbaras la de li planitaj lignaj haloj kvazaŭ enirejojn je Ruĝa Kastelo kaj Flava Kastelo. Antaŭ la intera muro post la Ruĝa kaj Flava Kasteloj estas Ildefonso-puto. Kune kun la arĥitektura kovraĵo de la lignaj haloj la Ĉefa gvardiejo estas digna kajbela finiĝo de la kastela antaŭplaco.

La dividiĝo de la fasado kun forte elstantantaj mezkolonoj kaj la supre de la alero kurbiĝinta gablo en formo de antikva timpano memorigas onin je Andrea Palladio. La konstruaĵo estas klasikisma.[4] En 1911 faritis pligrandiĝo por la Duka ĉambro ankaŭ kun elsaltanta kolonego kaj galbo. La iam sepaksa ejo kvazaŭ duobligitis per ses aliaj aksoj spegulbilde. En la gablospaco de ambaŭ videblas la duka blazono de Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kun multo da dekoracio el kverka foliaro kaj laŭra branĉo. Restaŭrado iĝis en a jaro 1993-a.

Tiu ĉi konstruaĵo memkompreneble troviĝas sur la listo de unuopaj monumentoj vajmaraj protektotaj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Art. Neue Wache, ĉe : Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 330.
  2. https://www.db-thueringen.de/servlets/MCRFileNodeServlet/dbt_derivate_00042245/SR8-08_pdfa.pdf
  3. Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismuŝ', Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, p. 415 kaj noto 540.
  4. Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismuŝ', Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, p. 414-415, ISBN 978-3-412-20871-4