Flava Kastelo (Vajmaro)

La Flava Kastelo (germane Gelbes Schloß) en Vajmaro, Germanujo, estas monumentprotektita barokaĵo el la jaro 1704 servinte kiel vidvina sidejo por la dukino Charlotte von Hessen-Homburg. Ĝi apartenas al la historia kastela komplekso de la vajmara urbocentro estante konstrua esprimo de la iama kortega kaj rezideja urbo. Johann Sebastian Bach surloke muzikon instruis al la du filoj de lia duka moŝto Johano Ernesto la 3-a. La sukcesa verkisto August von Kotzebue ĉi tie pasigis la junulajn jarojn. Multajn jarojn poste la kastelo iĝis sidejo de la Ministerio pri financoj turingia. Ekde 1998 la konstruaĵo estas parto de Klassik Stiftung Weimar apartenante ekde 2005 al la nova studcentro de la Biblioteko Dukino Anna Amalia.

Flava Kastelo

kastelo • loĝejo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 58′ 47″ N, 11° 19′ 51″ O (mapo)50.979711.3308Koordinatoj: 50° 58′ 47″ N, 11° 19′ 51″ O (mapo)
Flava Kastelo (Vajmaro) (Turingio)
Flava Kastelo (Vajmaro) (Turingio)
DEC
Flava Kastelo (Vajmaro)
Flava Kastelo (Vajmaro)
Situo de Flava Kastelo (Vajmaro)
Flava Kastelo (Germanio)
Flava Kastelo (Germanio)
DEC
Flava Kastelo
Flava Kastelo
Situo de Flava Kastelo
Map
vdr
Nordokcidenta vido de la baroka Flava Kastelo ĉe la Flava bazarpalaco en Vajmaro, en 2009

Kunteksto urboplanada redakti

 
Vido je Kollegien-strateto; maldekstre enirejo al la Flava Kastelo - ĝis 1945 troviĝis tie ĉi impona portalo kolona - kaj pli malantaŭe la Ruĝa Kastelo

La Flava Kastelo estas parto de la historia kastela komplekso ĉirkaŭ la Demokratiplaco (la iama Princa placo), kie lokas ankaŭ la Verda Kastelo (=la Anna-Amalia-Biblioteko). La ĉefa fronto de la Flava Kastelo direktas sin al la Verda bazarplaco (iam Burgplaco) norden, kiu estiĝis en 1837/38 danke al la liberigita spaco post la malkonstruo de la Malnova ĉefgvardiejo kaj kelkaj ĝardenoj. Tre apuda eoste la Nova gvardiejo malfruklasikisma konstruite inter 1834 kaj 1838 fare de la ĉefarĥitekto Clemens Wenzeslaus Coudray. Sude limas la Flava Kastelo al la iam liberstarinte bieno Gleichenscher Hof (16-a jarcento) respektive al la enurba loĝejo de la Gleichen-grafjo (kie poste gastis la polico kaj la ŝparkaso). Je la okcidenta flanko la mallarĝa Kolegia strateto kondukas rekte preter la Flava Kastelo. Kune kun la sude limanta Ruĝa Kastelo kaj la du historiismaj Pordegaj domoj (1820) de Coudray la historia konstrukomplekso nomita Markt 15 formas konstruaĵringon kiu ĉirkaŭas internan korton.

Historio redakti

 
Detala vido de la Leona portalo, kiu ŝanĝigis post 1945 je fenestro kun balustrado

La Flava Kastelo, nomite laŭ la iama fasada farbo, estiĝis inter 1702 kaj 1703 ĉe la Vajmara burgoplaco pro la alikonstruo de liberestaranta domo el la 16-a jarcento fare de la barokarĥitekto Johann Mützel kun la kialo krei novan vidvinan sidejon por la dukino Charlotte Dorothea Sophie. La feraj majuskloj C.D.S.D.S.L.H.H., kiu dividas sin longece supre de la komplete norda fasado, estas la inicialoj de Charlotta Dorothea Sophia Dux Saxoniae Landgrafia Hasso Homburgiae. Ĉe la uesta fasado la grandaj nigraj ciferoj 1704 indikas la estiĝtempon de la domo. La ĉeffronto de la flave poŭcita, duetaĝa kasteldomo kun mansarda tegmento pliimpresigitis per Leona portalo portanta la nomon de du leonoj supre de la dukina blazono. La ĉefa enirejo tamen fariĝis disde uesto tra Kolegia stateto tra splendega portalo kolona (spektindas la foto de 1938 sobe ĉe la rubriko "Eksteraj ligiloj").

Johann Sebastian Bach dum sia vajmara tempo de inter 1708 kaj 1717 ofte gastis kastele. Kune kun la amiko kaj kuzo pli malproksima Johann Gottfried Walther, kiu orgenistis ekde 1707 en la Herder-Kirko, donis muziklecionojn surloke[1] por la muzike ege talentita princo Johano Ernesto kaj ties duonfratro Ernesto Aŭgusto.

Post la morto de la dukino Charlotte en 1738 la Flava Kastelo iĝis administradejo kaj poste loĝejo por diversaj korteguloj. I.a. loĝis ene la brunsvika majoro Levin Karl Christian Kotzebue. Tie li estis legatkonsilisto kaj sekreta referendaro en la servoj de la dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Lia edzino Christina Kotzebue (nask. Krüger) kaj la filino kaj posta verkistino Karoline Ludecus baldaŭ sekvis lin. Finfine en 1761 naskiĝis surloke la fama filo kaj murdita verkisto August von Kotzebue pasigonte surloke parton de sia juneco. En 1774 oni translokigis la dukan Kortegan ĉambron en la Flavan Kastelon kiu restis samloke ĝis 1848. En 1838 oni komencigis ĉe la eosta kastelero alkonstruon de la Nova gvardiejo kaj la Vajmara servistejo. En 1852 ekgastis la Ŝtata ministerio/departemento nr. 3 (pri financoj) kio necesigis multajn aldonendajn ŝanĝojn kiuj eĉ pli ligis la Flavan Kastelon al la najbara Gleichenscher Hof.[2] En 1910/11 la arkitekto Carl Friedrich Dittmar komisiitis krei pliajn aldonajn erojn inter la Nova gvardiejo kaj la Ruĝa Kastelo; ili eĉ pli akcentigis la diversajn erojn kompleksajn kaj estigis etan nordan internan korton ĉe la Flava Kastelo kaj mallarĝan sudan korton inter la Pordegaj domoj kaj Ruĝa Kastelo. En 1911 estis planoj starigi en la korton kastelan puton; sekve la skulptisto Gottlieb Elster faris gajan figuron bronzan titolita Impost-enkasisto (1912) kiu portas monon kaj aktojn.[3] Populare la grejsa puto nomiĝas Puto de la aktulĉjo. Post la fondo de la Lando Turingio en la 1.5.1920 la Flava Kastelo iĝis la sidejo de la ministerio pri financoj; ĝi fakte ekzistis inter decembro 1920 kaj junio 1945.[4] Dum la bombatakoj de la Aliancanoj la interno en la 9.2.1945 kvazaŭ komplete damaĝitis kaj rekonstruitis postmilite treege ŝanĝite. La iama Leona portalo de la norda fasado ja restis sed ankaŭ alifaritis je fenestro kun balustrado. La granda kolona portalo en la direkto de Kolegia strateto tute pereis.

Inter 1992 kaj 1997 oni faris akuratajn kaj profundajn restaŭradojn; ĝis 1994 gastis ene la vajmara urba administrado kiu poste translokiĝis je Sc hwansee-strato 17. La Aktuala puto, restaŭrite inter 1985 kaj 1989, pro konstrulabora ĝeno removigitis kaj restarigitis en 2007 antaŭ la nova ĉefa sidejo administrada. Poste ĝi metitis en la deponejon de la Urbomuzeo de Vajmaro.

Utiligo aktuala redakti

 
Enirejo nova de Studcentro HAAB inter la kortoj inter Ruĝa kaj Flava Kastelo
 
La Libra kubo en la korto de la Flava Kastelo

En 1998 Klassik Stiftung Weimar akiris ambaŭ kastelojn kaj komisiis restaŭradojn por gajni aldonan konstruaĵon kaj novan studcentron por la Anna-Amalia-biblioteko najbaranta. Okazo por tio estis la jam longe antaŭe dezirita kunmeto de libroj disĵetitaj en ĉ. 20 diversaj lokoj en Vajmaro. Por kompletigi la sekuran libran konservadon oni pluse havigis grandan magazenon subteran. La en 1910 en la interna korto konstruita konstruaĵkomplekso makonstruitis kaj anstataŭigitis per ĝenerala enireja novkonstruaĵo por la tuta centro kie gastis ankaŭ legsalono subtera. En la malnova interna korto de la Flava Kastelo admireblas nun Libra kubo kun 16 vitraj lumfonton, elegantaĵo vera kun kromaj lignaj partoj kavaj. Ĝi servas kiel librokabineto granda kun duetaĝa galerio kaj multaj librobretaroj. Oni havas liberan aliron al ĉ. 100.000 libroj kaj 150.000 bildoj, [5], al diversaj okazigsalonoj kaj kafejo. Subtera transirejo ekzistas al la ĉefa ejo, la Verda Kastelo. La Flava Kastelo mem malkernigitis kaj statike aliaranĝitis por povi enteni la amason da libroj. La Ruĝa Kastelo havis pli malmultajn ŝanĝojn servante nuntempe por admininistraj kaj enkatalogigaj laboroj.

Notoj redakti

  1. Walter Emery, Robert L. Marshall: Johann Sebastian Bach Biography (1685–1750). Artikolo de Biography.com (Interrete[rompita ligilo]
  2. Ferdinand von Biedenfeld: Ein Tag in Weimar: Ein kurzgefaßter Fremdenführer – Mit einer Ansicht von Weimar. Verlag von Ferd. Jansen und Comp., 1852, p. 26 (Interrete).
  3. Hemmann, Paul; Günther Golling; Gisela Hemmann: Die Brunnen in Weimar: Geschichte und Geschichten zum Entstehen, dem teilweisen Verfall und dem Wiederingangsetzen der Laufbrunnen. Weimar: Stadtmuseum Weimar, 1990. (Tradition und Gegenwart, Weimarer Schriften; 38)
  4. Paĝo Thüringisches Finanzministerium de la Turingia arkivportalo (interrete).
  5. Isolde Bacher: Baedeker Allianz Reiseführer Weimar. 5a eldono. Verlag Karl Baedeker, Ostfildern 2007, ISBN 978-3-8297-1177-7 (Baedeker Allianz-Reiseführer), p.153–156

Literaturo redakti

  • Knoche, Michael (eld.): Die Herzogin Anna Amalia Bibliothek: Das Studienzentrum. Sammelband im Auftrag der Klassik Stiftung Weimar. Nicolai, Berlin 2006. ISBN 978-3-89479-347-0

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gelbes Schloss (Weimar) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

50.97972222222211.330833333333