Muzikgimnazio vajmara

Muzikgimnazio ĉe Kastelo Belvedere (germane Musikgymnasium Schloß Belvedere) estas publika lernejo en Vajmaro, Germanio, specialiĝinta pri instruado de muziktalentitaj infanoj kaj adoleskantoj. La lerneja komplekso kun internulejo troviĝas je ĉ. 5 km sude de la vajmara urbokerno en la parko de Kastelo Belvedere. En 2021 ernantas ĉ. 120 gelernantoj por kiuj disponas 23 instruistoj (lerneje) kaj 58 (muzikpraktike). Estro estas Gerold Herzog.

Muzikgimnazio vajmara
lernejo
Informoj
fondodato 1872
speco Muzikgimnazio
Situo
Geografia situo 50° 56′ 56″ N, 11° 20′ 48″ O (mapo)50.948911.3467Koordinatoj: 50° 56′ 56″ N, 11° 20′ 48″ O (mapo)
lando Germanio
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Muzikgimnazio vajmara (Turingio)
Muzikgimnazio vajmara (Turingio)
DEC
Muzikgimnazio vajmara
Muzikgimnazio vajmara
Muzikgimnazio vajmara (Germanio)
Muzikgimnazio vajmara (Germanio)
DEC
Muzikgimnazio vajmara
Muzikgimnazio vajmara
Map
Muzikgimnazio vajmara
vdr
Ĉefa ejo gimnazia

Historio redakti

1775-1946 redakti

Jam je la fino de la 18-a jarcento estis la unuaj klopodoj fondi muziklernejon en Vajmaro fare de Christoph Martin Wieland (1775) kaj dukino Anna Amalia (1799). En 1848 la ideo reprenitis fare de Franz Liszt kiu tiutempe ĉefis ĉe Kortegaj kapelo kaj teatro. Fondo de la Vajmara orĥestrolernejo estis en 1872 de Carl Müllerhartung laŭ instigo de Liszt kaj kelkaj ties disĉiploj. Müllerhartung nomumitis en 1865 laŭ liszt-a propono muzika direktoro. Ekde 1877 ofertitis preparkursoj al infanoj. Du ĥoroj kaj la lerneja orĥestro tiam ege gravis por la muzika vivo kaj de Vajmaro kaj de la ĉirkaŭaĵo. En 1885 aldoniti operaj kursoj por muziktalentaj infanoj kaj adoleskantoj. En 1902 ĝi alinomiĝis je Grandduka muziklernejo, en 1930 je Ŝtata altlernejo pri muziko. En 1945 la lernejo kun antaŭlernejo por estontaj gegeniuloj fermitis sed ĝuis remalfermiĝon jam en 1946.

1947-1990 redakti

Komence la teatra sekcio, kiu en 1947 forlasis la altlernejan tuton, ekis kiel memstara altlernejo en la ejoj de Kastelo Belvedere. Post kiam ĝi en 1953 translokigitis Lepsikon, la antaŭkursaro de la altlernejo rajtis veni ĉi-tien. En 1958 la lernej iĝis ŝtuparo malsupera de la vajmara Franz-Liszt-altlernejo, kiu alinomiĝis en 1962 Speciala lernejo pri muziko de la Muzikaltlernejo Franz Liszt. Post fino de la klasoŝtupo 10/II eblis komenci studadon altlernejan.

Ekde 1990 redakti

 
Vido trans la terason; dekstre la ekstera ŝtuparo al la supra etaĝo

Post Turniĝo submetitis la speciala lernejo al la Turingia ministerio pri edukado kaj fonditis la amikara societo Verein der Freunde und ehemaligen Schüler der Spezialschule für Musik Weimar, Schloß Belvedere. En la kadro de reformoj edukadaj postkomunismaj la lernejo alinomiĝis en 1991 je Muzikgimnazio Kastelo Belvedere de Vajmaro. Unu jaron pli poste la kadukaj kavalirdomoj ĉekastelaj forlasitis kaj oni ekzile estis plurajn jarojn en provizoraĵoj ĉe Ilm-bordarbaroj kaj aliloke.

En 1994 la muzigimnazio iĝis instituto Unesko-projekta. En 1995 metitis la fundamenta ŝtono por starigo de nova ejo en la Belvedere-kasteloparko kies inaŭguro sukcesis en 1996. Similas ĝi al ikona Vilao Savoye de Le Corbusier. Finacis ĝin la bankkonzerno Deutsche Bank, planis kaj realigis la tuton la kolonjaj arĥitektoj Thomas van den Valentyn kaj Seyed Mohammed Oreyzi. La moderna aĵo en stilo de Neues Bauen gajnis la federacilandan premiojn Thüringer Staatspreis für Architektur und Städtebau (1996) kaj Deutscher Kritikerpreis für Architektur (1997). Post konstato de damaĝoj konstruaj restaŭritis inter 2018 kaj 2020 tegmento, fasadoj kaj eksteraj situantaĵoj el natura ŝtono kaj ligno. Ankaŭ la elektrikaj instalaĵoj plimodernigitis. En septembro 2004 unu el la Kavaliraj domoj, la en oktobro 1999 okupita Mozart-domo inaŭguritis kaj transdonitis al la muzikstoj. En tiu ĉi ejo estas 26 novaj provludaj ĉambroj, korusa salono kaj sporthaleto. Ankaŭ partoj de ties fasadoj kaj tegmento ekde 2004 dufoje ree modernigitis.

Lerneja profilo redakti

 
Interno de la muzika gimnazio

La Belvedere-muzikgimnazio estas speciala lernejo. Post pasigo de la aliĝekzameno ekĝuas la lernantoj ekde la 5-a klasoŝtupo krom la normalaj lernejaĵoj muzikan trejniĝon per individua instruado koncerne la instrumentojn, per grupa koncerne la muzikteorion/ aŭdkapablon/ ritman edukadon, per tutklasa koncerne muziksciencon. Ensembla muzikado ampleksas muzikojn ĥoran, orĥestran, ĉambran. Instruistoj estas profesoroj kaj komisiitoj de la Liszt-altlernejo vajmara. Ĉiun duonan jaron la talento kaj kono lernantara akurate ekzamenatas per ludado sur la ĉefa kaj flanka instrumentoj. Multaj lernantoj sukcese partoprenadas naciajn kaj internaciajn konkursojn kaj reguloj unuopaj lernantoj respektive ensembloj ludas en koncertoj kaj okaze de reprezentaj okazigoj de la Liberŝtato Turingio. Flegatas ludado sur ĉiuj orĥestraj instrumentoj, krome piano, klaviceno, bekfluto, orgeno, akordeono kaj gitaro. La kompleta trejniĝo financatas de la Liberŝtato Turingio.

Pro malmultaj nombroj da lernantoj en la pli malsuperaj klasoj la ŝtupoj 5 kaj 6 ofte kune estas. Inter la ŝtupo 10 kaj 11 enŝovatas la ŝtupo 11sp: ĝi servu al malstreĉigo de la gelernantoj koncerne lernodevoj. Tial la aĵoj lernotaj ene de du jaroj disdonatas je tri jaroj. Ĉar troviĝas en la internulejo lernantoj el tuta Germanio semajnoj kvintagaj (lundo ĝis vendredo) ŝanĝiĝas kun sestagaj (lundo ĝis sabato). Tiel dum semajnfinoj longaj eblas vizito de la familianoj hejme. Krom la angla lingvo instruatas la itala lingvo, la t.n. muzika lingvo. Pro kunlaboro kun la Liszt-altlernejo vajmara la ferikalendaro ne kongruas al la normalaj turingiaj lernejoj.

La lernantaro konsistas el 50 procentoj da turingianoj; la plejmulto alia estas el aliaj regionoj de Germanio. Kelkaj venas eĉ el aliaj langoj, aparte el Orienta Azio. Multegaj loĝas en la internulejo. Por tio pagotas po ĉ. 3000 eŭroj por jaro.

Konstruaĵoj redakti

La gimnazio en la pli mallarĝa senco de la vorto estas Haus im Park (Domo enparka), kiu starigitis en 1995/96 laŭ stilo de klasika moderno. Al tio najbaras triflanka domego kun korto estiĝinte inter 1730 kaj 1740. La angula ejo gastigas la lernantajn loĝĉambrojn, la Malnova gastejo la administradojn kaj kromajn apartamentojn kaj provludajn ĉambrojn. Eoste de tiu ĉi kompleko apudas Mozart-domo, unu el la kavaliraj domoj. Ĝi estiĝis kune kun la kastelo ekde 1724 kaj formatas de tri partoj: la tura domo (ekzercadĉambroj), la longa domo (kun salonego), la arka kontruaĵo (kun gimnastikejo).

Banalaĵoj redakti

  • Por subentademuloj kaj specialaj okazigoj ofertas volonte peradoservojn siajn la amikara societo Verein der Freunde und Förderer des Musikgymnasiums Schloss Belvedere Weimar e.V.
  • La Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo plurfoje transdonitis en la aŭlo gimnazia.
  • En 2007/08 produktis la germana publikjura televidkanalo ARD seriegon dokumentadan en 13 partoj kun la titolo Träume, Tränen, Töne pri la vivo engimnazia. Akompanitis kvin junuloj dum ilia unua provojaro .

Literaturo redakti

  • Reinhard Schau: Das Musikgymnasium Schloss Belvedere in Weimar. Geschichte und Gegenwart. Böhlau Verlag GmbH & Cie, Köln Weimar Wien. 2010
  • Reinhard Schau: Das Weimarer Belvedere. Eine Bildungsstätte zwischen Goethezeit und Gegenwart. Böhlau Verlag GmbH & Cie, Köln Weimar Wien. 2006
  • M. Sack: Klingendes Stadion – Jubiläumsgeschenk der besonderen Art: das Weimarer Musikgymnasium von Thomas van den Valentyn. Ĉe: DIE ZEIT. 22.4.1996
  • Artikolo: Aus der Schulzeit, ĉe: Bauwelt. 28/1996, p. 1630 ss..
  • Rudolf Scholz: Damals in Belvedere, romano , Mitteldeutscher Verlag, Halle-Leipzig 1978

Eksteraj ligiloj redakti