Hinter der Badestube

En Germanujo en la urbocentro de Vajmaro ekzistas strateto kun nekutima nomo: Post la banejo (germane: Hinter der Badestube). Ĝi komenciĝas ĉe strateto Schloßgasse kaj finiĝas ĉe strateto Mostgasse: temas pri unu el la plej malnovaj setlejzonoj de Vajmaro.

angulo Mostgasse/Hinter der Badestube

Historio redakti

Mencio pri komununa banejo ĉe la angulo Bornberg/Hinter der Badestube estis unuafoje en la 1401-a jaro - kies aĝo certe estas multe pli reeniranta.

Memkompreneble faritis tie ankaŭ etaj kirurgiaj operaci(et)oj kaj dentistaj laboroj. La tiea kuracistagada kontinuo daŭris eĉ ĝis la fino de la 19-a jarento. Konstruitis tie konstruaĵo en 1557/58 laŭ stilo de renesanco kiu krom ekstera vando malkonstruitis en la 20-a jarcento.[1]

Filmhistorie la tuto apud Bornberg/Hinter der Badestube ankaŭ interesa ĉar filmigitis tiuloke en 1959 kelkaj scenoj de la ŝilera verko Kabale und Liebe sub la reĝisorado de Martin Hellberg. Poste ekis la barbara malkonstruo fare de la komunistoj.

La komplekso estante sur listo de protektotaĵoj ekde 2014 estis nove aranĝita.[2] Sekve eĉ la eta resto de la ekstera muro baneja malaperis!

Estis ĉe Bornberg ankaŭ surkonstruita fonto ĉe la grundo Kaufstraße numero 16. Eble ĝi servis kiel akvoprovizorilo por la banejo kaj sistemo por antaŭenigo de la muelŝtonoj de Born-muelejo.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Art. "Badestube", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 23.
  2. urbokroniko de 2014. Arkivita el la originalo je 2022-10-10. Alirita 2022-10-11.
  3. Hans-Joachim Leithner: Von Brunnenstuben, Röhrenfahrten und Wasserleitungen, den historischen und jüngeren Brunnen in Weimar, eldonis Hans-Joachim Leithner en memeldono, Gutenberg-Druckerei. Weimar 2018 (=WeimarWissen 1: Der Weimarer Brunnenschatz), p. 88-89