Vendejo de Sachs & Berlowitz

La en juda posedo estinta grandmagazeno Kaufhaus Sachs & Berlowitz en Vajmaro, Germanujo (Schiller-strato 17-19) ariigitis dum naziismo. Tamen ĝi eĉ hodiaŭ samfunkciis.

Vendejo de Sachs & Berlowitz
iama grandmagazeno Sachs & Berlowitz en Vajmaro
iama grandmagazeno Sachs & Berlowitz en Vajmaro
iama grandmagazeno Sachs & Berlowitz en Vajmaro
konstruaĵo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoVajmaro
- koordinatoj50° 58′ 46″ N, 11° 19′ 36″ O (mapo)50.9793611.32679Koordinatoj: 50° 58′ 46″ N, 11° 19′ 36″ O (mapo)

ArkitektoBruno Röhr

Starigo1911
Map
Vendejo de Sachs & Berlowitz
Vikimedia Komunejo:  Schillerstraße 17-19 (Weimar) [+]
vdr
Maldekstre Vidvina palaco, centre fone la vendejo
Stumbligaj ŝtonetoj por Israel, Lucie, Edith Berlowitz

Historio redakti

Starigite en 1911 ĝi estis fakvendejo pri tekstilaĵoj kiun posedis inter 1924 kaj 1938 la geedza paro Lucie kaj Israel Berlowitz. Temis pri la lasta butiko kiu estiĝis tiustrate. Antaŭa kompaniano estis estinta Rudolf Sachs.

En la kuro de t.n. ariigo la familio perdis kvazaŭ la kompletan havaĵaron kaj 70-jaraĝa Israel Berlowitz internigitis en 1938 por kelkaj tagoj je la koncentrejo de Buchenwald; poste li tuj fuĝis al Tel-Avivo. Fine la heredantoj vendis la komplekson en 1990 al firmao Horten A.K., Düsseldorf.[1]

Rudolf Sachs provis ankaŭ (re)vivigi judan komunumon.[2] Hodiaŭ ene estas filio de la optika ĉeno Fielmann kaj laborejoj de medicinistoj. En eta alkonstruitaĵo kontraŭe al la Goeto-Ŝilero-monumento de Teatro-placo respektive ĉe Vidvina palaco estas filio de la bakisto Helbing.[3] Do estas ĝia situo vere eminenta. Dum GDR-tempo ĝi apartenis al la ŝatata butikĉeno Magnet.

Arkitekturaj detaloj redakti

La fasado sur la unua etaĝo havas antikvajn elementojn kiel flutformaj pilastroj kun kapiteloj inter la mallarĝaj fenestroj. La supra etaĝo supre havas neniujn ornamaĵojn. Ĝi havas groptegmenton. La butikego konstruitis laŭ objektiveca stilo.[4] en modesta historiiga formo. La fasado en la unua supera etaĝo havas antikvecigajn pecetojn ekz. pilastrojn kanelajn inter mallarĝaj fenestroj. Al la pli supra etaĝo tamen mankas tiaĵoj. Jes ja ĝi havas groptegmenton. La planon faris Bruno Röhr laŭ komisio de la firmaaj fondintoj. La tuto konstruitis laŭ tiam tre moderna ŝtalbetonmetodo.[5][6]

Antaŭ la domo estas metitaj stumbligaj ŝtonetoj por la Berlowitz-oj.

Literaturo redakti

 
Malantaŭo
  • „... habe ich kein Kapital von jüdischen Geldgebern in Anspruch genommen" - Zur Arisierung des Kaufhauses Sachs & Berlowitz in Weimar (1938), ĉe: Arisierung in Thüringen Entrechtung, Enteignung und Vernichtung der jüdischen Bürger Thüringens 1933-1945, eldonis Monika Gibas, dua eldono, Erfurto 2008, p. 323

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kaufhaus Sachs & Berlowitz en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Art. Geschäftsleben, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): [Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 146-152. Konkrete p. 150.
  2. https://lernort-weimar.de/stolpersteine/familie-sachs/vom-verblassen-der-juedischen-spuren-in-weimar/
  3. https://finde-offen.de/weimar/helbing-mein-lieblingsb%C3%A4cker-3514309
  4. Gitta Günther: Weimar so wie es war, Weimar 1991, p. 81.
  5. Art: Röhr, Bruno, ĉe: Günther 1998, p. 371
  6. Gerhard Weise: Mineralische Rohstoffe und ihre Nutzung im Weimarer Land, Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 1998, p. 61.