Urbodomo de Vajmaro

La Urbodomo de Vajmaro (germane: Weimarer Rathaus) troviĝas en la centro de Vajmaro, Germanujo, ĉe la orienta flanko de la 60x60 metrojn granda Marktplatz/bazarplaco. La trietaĝaĵo, laŭ novgotika stilo kun fortimpresa balkono kaj kampanilo, nombriĝas inter la emblemoj urbaj. Najbaras la fama Hotelo Elephant.

Urbodomo de Vajmaro, ĉ. 1850
Neptuno-puto kun urbodomo fone
Porcelanaj sonoriloj; fone la turo de la Urba kastelo

HistorioRedakti

 
Evento publika antaŭ la urbodomo dum la nazia tempo

Unua urbodomo samloke menciitis jam en 1396; ĝi detruitis dum fajrego de 1424. Starigitis posteula domo en 1431, kiun oni alikonstruis en 1560/83 laŭ renesanca stilo. La domo troviĝis ĉe la norda angulo de la uesta parto de la bazarplaco; de ĝi konserviĝis la urba blazono kaj du ŝtonaj portaloj kiuj estas nuntempe en la interno doma. Unu portalo havas enskribaĵon jenan: HAT IMANT EIN AMBT, DAS WARTE ER MIT VLEIS kaj VOLBRACHT WORDEN ANNO 1583 IST DIESER BAW.[1][2]

Tiutempe urbestris Jacob Schröter kiu dum 41 jaroj gvidis la aferojn vajmarajn; por li oni starigis ĉebazarplace loĝdomon kiu poste konatiĝis kiel Kortega apoteko. Schröter iniciatis ĉ. en 1590 la kreon de bela bazarplaca puto. La renesanca konstruaĵo de 1583, kiun konis Karlo Aŭgusto, Goeto kaj Ŝilero ornamis la placon ĝis 1837; ĝi brulkonsumiĝis en la 30.11.1837.

La nuntempa tria konstruaĵo datumas de 1841 kaj faritis laŭ novgotiko laŭ la modelo de la urbodomo de Hof (Saale). Heinrich Hess tiam estis grandduka saksia-vajmara konstruadkonsilisto kaj komisiitis pri kreo de novkonstruaĵo trietaĝa, de ŝtupa meza turofundamento kaj de balkona antaŭaĵo teretaĝe. De la antaŭula domo konserviĝis nenio krom blazono kaj du portaloj kiujn oni reprenis por la nuna domo. En la supra etaĝo malnova enskribaĵo ĉeporda atestas la inaŭgurojaron 1583 de la malnova urbodomo. Fakte la urbodomo nombriĝas - ĉebazarplace - inter la "modernaj" ejoj. Subtera vojo kondukas ĝis la kontraŭa Stadthaus kun la porturista informcentro.

En la vestiblo de la urbodomo staras la skulptaĵo Frühlingsgöttin de Martin Gottlieb Klauer kiu faris en 1774 ankaŭ la figuron por la Neptuna fontano (Vajmaro) antaŭ la Kortega apoteko samplace.

En 1921 muldis la en Vajmaro loĝanta kaj en Apolda laboranta majstro Heinrich Ulrich sonorilon por la urbodomo (Weimarer Rathausglocke), el kiu dum la Dua mondmilito fanditis armiloj.[3]

En la 30.4.1987 enmuntitis porcelana kariljono (el atelieroj de Meißen) kiu antaŭe estis estinta en la oranĝejo kaj venis jam en 1929 Vajmaron. La sume 35 sonoriloj po kvin fojojn por tago sonigas melodiojn je la horoj 10-a, 12-a, 15-a kaj 17-a (ekz. Sah ein Knab’ ein Röslein steh’n) krom vintre. Okaze de la ĉiujara kristnaska foiro la orienta flanko urbodoma ŝanĝiĝis je adventkalendaro kun siaj iluminitaj 24 fenestroj; tiam kune kun infanoj Kristnaska Viro malfermas ĉiutage po unu fenestron.

Nuna utiligoRedakti

Urbodome rezidejan sian havas memkompreneble la urbestro; krom la administrado municipa ankaŭ troviĝas la urboarĥivo ene kun multaj dokumentoj pri la loka historio. La plej malnova dokumento estas de 1307, la plej malnova akto de 1348. Finfine surlokis la nuptosalonego de la ofico pri civila stato.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Gitta Günther: Lexikon zur Stadtgeschichte, Böhlau, Weimar 1998, ISBN=3-7400-0807-5, p. 360}}
  2. Adolf Schöll: Weimar's Merkwürdigkeiten einst und jetzt, Landes-Industrie-Comptoir Weimar 1847, p. 55, interrete tie ĉi; Traduko de la du frazoj: Se iu publike gravas ofice li plenumu tiun ĉi oficon diligente. / Tiu ĉi konstruaĵo finfaritis en 1583.
  3. Ernst Fauer: Heinrich Ulrich und seine Glockengießerei am Katharinenweĝ' (=Apoldaer Heimat – Beiträge zur Natur und Heimatgeschichte der Stadt Apolda und ihrer Umgebung, 20), Apolda 2002, p. 20–26, konkrete p. 25]

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rathaus Weimar en la germana Vikipedio.

50.97932777777811.329191666667