Popolaltlernejo de Vajmaro

Popolaltlernejo je Vajmaro (germane: Volkshochschule Weimar) estas ejo de plenkreskula pluklerigado en Vajmaro, Germanujo, kies sidejoj estas kaj je Am Graben 6 kaj je Herderplatz 9. La institucio fondiĝis en la 1919-a jaro.

ejo de Am Graben 6 redakti

 
Am Graben 6

Temas pri klasikisma domo el la 19-a jarcento kun meza avankorpo kaj triangula gablo. Antaŭe troviĝas Leona Puto. Ĝi estas la ĉefa domo.

ejo de Herderplatz 9 redakti

 
Herderplatz 9

La kalkŝtonaĵo estiĝis inter 1857 kaj 1859 kiam kortege ĉefkonstruistis Carl Heinrich Ferdinand Streichhan.[1] La formesprimo estas novromanika.

La inter du ejoj troviĝanta domo limas ĉe la Puto de Herder-ĝardeno malantaŭ la loĝdomo de Herder. Ĉi-lasta estas UNESCO-mondheredaĵo.

Ambaŭ menciitaj domoj troviĝas sur listo de vajmaraj monumentprotektotaĵoj.

Literaturo redakti

  • Ralf Finke: "Wir wollen mehr Demokratie wagen. Die Volkshochschule im wiedervereinigten Deutschland 1990–2019." Ĉe: 100 Jahre Volkŝoĉschule Weimar – Bildung im Wandel, Weimar 2019.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Kerstin Vogel: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan: Architekt und Oberbaudirektor im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach 1848 bis 1884. Disertacio Weimar 2009, p. 149, piednoto 9. Ĉi-kuntekste oni informiĝas pri Carl Georg Kirchner kaj E. F. Eisenach. Laŭ ŝi ĝi iam estis estinta la Dua burĝa lernejo de Vajmaro. uni-weimar.de (PDF; 4,8 MB).