Goeto-migradopado (Vajmaro-Großkochberg)

Goeto-migradopado (germane Goethewanderweg) estas 28 km longa migradopado en la Turingia Baseno en Germanujo kiu kondukas disde Vajmaro tra Neckeroda al Kastelo Kochberg en Großkochberg. Temas pri vojo kiun Johann Wolfgang von Goethe piede paŝis tre ofte inter 1775 kaj 1783. Ĝi klare markatas per blanka G-litero sur fondo verda kaj diveraj informtabuloj kaj konfirmstampilstacioj. Ĉe la vajmara turisma agentejo ĉe Bazarplaco akireblas kajero prie-ĉi. Iel temas pri oferto de literaturturismo.

Goeto-migropado
Ŝildo ĉe Gehädrich, en la sudo de Vajmaro
Ŝildo ĉe Gehädrich, en la sudo de Vajmaro
Ŝildo ĉe Gehädrich, en la sudo de Vajmaro
migra vojo [+]

SituoTuringio, Germanio
Plej alta punktoLudovikina turo
- alteco515 m
Plej malalta punktoWeimar
- malalteco230 m

StartopunktoWeimar
- koordinatoj50° 58′ 36″ N, 11° 19′ 40″ O (mapo)50.976811.32786
CelpunktoKastelo Kochberg en Großkochberg
- koordinatoj50° 46′ 35″ N, 11° 21′ 27″ O (mapo)50.77638911.3575Koordinatoj: 50° 46′ 35″ N, 11° 21′ 27″ O (mapo)

Longo28 km (17 mi)

Markiloblanka „G“ sur verda fono
Altodiferenco305 m
Map
Goeto-migropado
Vikimedia Komunejo:  Goethewanderweg Weimar–Großkochberg [+]
vdr

Itinero redakti

 
Markilo pada

Vajmaro, Wieland-placo – VollersrodaBuchfartSaalbornBlankenhain-Schwarza – Hochdorf – Neckeroda – Ludovikina turoGroßkochberg

  • Plej malalta punkto: 230 m (Vajmaro)
  • Plej alta: 515 m (Ludovikina turo)

De Vajmaro oni atingas Großkochberg post marŝado de inter 6 kaj 8 horoj farota plejofte sur arbaraj padoj. Ne multas la piedirantoj tieaj kaj ankaŭ montosport-bicikle la tuto bone fareblas. Komenciĝas la migrado post la vajmara Goeto-domo ĉe Wieland-placo. Kondukas la vojo tra la nunaj stratoj Amalienstraße, Rudolf-Breitscheid-Straße kaj Rainer-Maria-Rilke-Straße ĝis Gehädrich ĉe la urborandon vajmaran. Jam post kelkaj kilometroj oni atingas Kastelon Belvedere. Poste iratas tra Vollersroda ĝis la arbargastejo Balsamine, de kiei oni povas spekti la Ilm-valon kaj la restantan itineron tra Buchfart.

Mallonge antaŭ Buchfart oni preteriras kalkgrejsajn rokojn, en kiuj artefaritaj antroj enhakitis rifuĝejen. Malsobenirante en la direkto de Buchfart oni trafas la fagon Tafelbuche (456 m) kaj marŝos kelkan tempon sur altebenajho. Post unu horo sobenirendas al la vilaĝo Saalborn. Poste la pado transigas onin ĉe la novaj golfejoj de la Krakau-bieno en la faŭkojn de Dammbachsgrund kej je Rasenbänken en la arbaro sude de Bad Berka kaj plusen en la direkto de Schwarza. Malantaŭ Hochdorf kaj Neckeroda disponiĝas kampaj padoj antaŭ nova arbara zono ĝis Großkochberg. Disde Ludovikina turo oni nepre ĝuu belvidon je Saale-valo kaj ĝis la Turingia Ardeza Montaro.

Jen kelkaj apartaj vidindaĵoj survoje: vilaĝa kirko de Vollersroda; mezepoka rokoburgo ĉe la norda deklivo de Ilm-valo; malaperta historia ponto el ligno kaj kirko kun belega triptiko en Buchfart; almendeja kaj farbista vilaĝo Neckeroda; iama akvokastelo, kastela muzeo, teatro goeta kaj koncertejo en Großkochberg; Luizo-turo norde de Großkochberg.

Samnoma migradopado, situante ankaŭ en Turingio, estas inter Ilmenau kaj Stützerbach.

Eksteraj ligiloj redakti