Muzeo Kastelo Kochberg (Großkochberg)

La Muzeo Kastelo Kochberg (germane: Museum Schloß Kochberg) troviĝas en Großkochberg.

Muzeo Kastelo Kochberg

kastelomuzeo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 46′ 35″ N, 11° 21′ 27″ O (mapo)50.776411.3575Koordinatoj: 50° 46′ 35″ N, 11° 21′ 27″ O (mapo)
Muzeo Kastelo Kochberg (Großkochberg) (Turingio)
Muzeo Kastelo Kochberg (Großkochberg) (Turingio)
DEC
Muzeo Kastelo Kochberg (Großkochberg)
Muzeo Kastelo Kochberg (Großkochberg)
Situo de Muzeo Kastelo Kochberg (Großkochberg)
Map
vdr
La kastelo kun Goethe-ekspozicio.
La Amatora teatrejo.

Historio redakti

La akvokastelo kun valfosego estiĝis ĉ. la jaro 1600 kiel alkonstruaĵo de nobela rezidejo. En 1733 akiris ĝin la familio Von Stein kaj alikonstruigis la tuton. Ankaŭ dum la 19-a jarcento fariĝis aliaj alikonstruoj. Ĝis la jaro 1946-a (perforta eksproprietigo) posedis ĝin la Stein-oj.

Apartenas al la kastela ensemblo ankaŭ eta Amatora teatrejo (Liebhabertheater), kie okazas ankoraŭ nun enscenejigoj. Ĝi estis starigita en 1796-99 laŭ mendo de Gottlob Karl Wilhelm Friedrich von Stein, filo de Charlotte von Stein (intima amikino de Goethe). Detalo speciala tie estas la marmorumitaj vandtapiŝoj, kiujn oni uzis kaj por la scenejo kaj por la spektantarejo. Sur la spuroj de Goethe oni povas paŝi disde Kochberg Vajmaron sur la Goeto-migradopado.

La pejzaĝparko kun naĝlageto, rojujoj kaj florĝardeno aranĝitis dum la 1-a triono de la 19-a jarcento. Post profundaj restaŭradlaboroj la kastelo remalfermitis en 1975. El la posedaĵoj de Kastelo Kochberg en Distrikto Saalfeld-Rudolstadt estiĝis la ĉasa Kastelo Hirschhügel.

Kolektoj redakti

Goethe-memorigloko ekzistis jam je la fino de la 19-a jarcento. Ĝi nove aranĝitis kaj estis plietendita. En salonoj kie abundas mebloj kaj artaĵoj poseditaj de Charlotte von Stein oni memorigas nenombreblajn vizitojn de la poeto inter 1775 kaj 1788 faritajn ĉe lia amikino kaj konfidenculino.

Pri la historio de la kastelo kaj de la bienaro informas ekspozicio en du salonoj de la teretaĝo.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 91-92

Eksteraj ligiloj redakti