Aŭtoŝosea kirko je Gelmeroda

La protestantisma vilaĝa kirko de Gelmeroda (germane: Dorfkirche Gelmeroda) situas en Gelmeroda, urbokvartalo sudokcidenta de Vajmaro, Germanujo. Ĝi partas de la eklezia etkomunumaro de Buchfart-Legefeld. Tuj sude troviĝas elirejo al la federacia aŭtoŝoseo A4 kun la historia aŭtoŝosea flegejo je Legefeld; la ĉirkaŭaĵon oni utiligas agrikulture. La alteta ebeno de Gelmeroda ankoraŭ plikrutiĝas suden.

la kirko de Gelmeroda el perspektivo kiun elektis por verki la pentristo Lyonel Feininger
interno
luma instalaĵo

Historio redakti

Komence de la 13-a jarcento estiĝis la plej malnova parto de la ĥorejtura kirko. Baldaŭ poste oni pligrandigis la altarejon orienten. Tie spekteblas restaĵoj de mezepoka sekpentraĵo. La longan navon oni starigis en la 14/15-a jarcento kaj pli malfrue ankoraŭfoje alikonstruis.

Dum GDR-tempoj la konstruaĵo estis ege kaduka kiu saviĝis nur danke al civitana engaĝiĝo. Rekonsekro sukcesis en 1991; en 1994 ĝi fariĝis oficiale aŭtovoja kirko, la unua siaspece en la Novaj Federaciaj Landoj.

Sonorilaro kaj orgeno redakti

En 1999 oni akiris duan sonorilon kiun planis la fakuloj Franz Peter Schilling kaj Margarete Schilling; la artisto kaj sonoril-ornamisto Horst Jährling kreis ties dekoracion; ĝi estis muldita de la firmao Perner el Passau, publike sur la centra foirejo de Vajmaro.[1]

La orgenon surgaleria kun ses registroj estis farita en 1972 fare de Klaus Kopetzki el Steinheim an der Murr; kirke ĝi troviĝas de 1990, aĉetita ĝi estis en 2012.[2]

Ĉiujare po dek miloj da homoj vizitas tiun ĉi specialan kirkon.[3]

Preĝejo de Feininger redakti

La tura formo allogis la usonan pentriston Lyonel Feininger kaj inspire influris eĉ postajn kreivaj periodoj de li. Sekve juste nia kirko en Gelmeroda kromnomiĝas Feinigerkirche. La mondfama konateco de la pentristo igis onin krei daŭran luman skulptaĵon kiu estas en komunikado kun la ejo. Dediĉo de ĝi (Lichtskulptur LS9803) estis en 1999, kiam Vajmaro fariĝis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

Literaturo redakti

  • Michael von Hintzenstern: Kirchen im Weimarer Land – 22 Porträts. Hain-Verlag, Rudolstadt 1999, ISBN 978-3-930215-84-3, p. 62 ss.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Viola-Bianka Kießling: Himmlische Instrumente. Ein Glocken-Führer durch die Region Weimar und Weimarer Land. Eldonis Landratsamt Weimarer Land kaj Kirchenkreis Apolda-Buttstädt, Weimar/Apolda 2012
  2. orgeninformoj sur tutgermana orgeninformagentejo
  3. "Feiningerkirche - Daten & Fakten
50.9502211.30025