Artoturo vajmara (germane KunstturmKunstTurm) estas eksa akvoturo en Vajmaro, Germanujo proksime de la ĉefa stacidomo (Bahnstraße nr 1).

Artoturo vajmara
arkitektura strukturo • akvoturo
Lando Germanio vd
Situo Vajmaro
Situo
Geografia situo 50° 59′ 27″ N, 11° 19′ 52″ O (mapo)50.9907611.33118Koordinatoj: 50° 59′ 27″ N, 11° 19′ 52″ O (mapo)
Artoturo vajmara (Turingio)
Artoturo vajmara (Turingio)
DEC
Artoturo vajmara
Artoturo vajmara
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Artoturo vajmara
Map
Artoturo vajmara
vdr
Artoturo kiel - koncertejo! (unua etaĝo)

Funkcio redakti

La turo havas okangulan diametron ĉe la ujo kuŝanta sur rondan malsupron. Ĝi estiĝis inter la jaroj 1912 kaj 1916 kun kapacito de 400.000 litroj da akvo. Pli ol ses jardekojn produktitis surloke premakvo por fervojumado.[1] Plenigadis ĝin la municipa akvoprovizada reto. Ĝi estas 35 metrojn alta kaj gravas por la urba silueto. Temas pri tre granda sociala ejo kun kvar etaĝoj, eble unikaĵo. Tie ĉi eblas loĝi dumferie. Ankaŭ la apuda konstruaĵo ĉi-funkcien enkorpigitis. Post malapero de vaporlokomotivoj la akvoturo perdis sian gravan funkcion.

Per granda enskribaĵo ĝi estas markita en la direkto de la reloj. Sur ruĝa fono skribitis per blankaj majuskloj la urbonomo WEIMAR. En 2004 la artisto Jeremias Freesemann kreis el la akvoturo artan kaj spektaklan okazigejon kvazaŭ unikan.

La du konstruaĵoj (turo kaj tranoktejo) staras sur la listo de protektotaj kulturmonumentoj de Vajmaro.

Gastejo Alexanderhof redakti

 
Iama Gastejo Alexanderhof, kontraŭe al Artoturo

En ejo ĝuste kontraŭa estis dum Vajmara respubliko teretaĝe lokalo en kiu renkontiĝis samseksemuloj. En la jaro 1922 fonditis en Vajmaro Ligo pri homa rajto (Bund für Menschenrecht/ BfM) por engaĝiĝo tutgermania pri rajtoj de gejoj kaj gejinoj. Post potencakiro de la nazioj tiu ĉi societo malpermesitis kaj la fermitaj kunvenejoj plue observitis. En la jaroj 1936 kaj 1937 estis tre multaj procesoj ĉe la vajmara landtribunalo kontraŭ personoj ofendintaj la paragrafon 175 de la Regna kriminala kodo.[2] La ejo mem estas trietaĝa el brikmuro kun orielo el la periodo de spekulanto-kompanioj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti