Sächsischer Hof (Vajmaro)

La gastejo Sächsischer Hof (do Je la saksia kortego) troviĝas en Vajmaro, Germanujo, ĉe Herder-placo inter Ritter-strateto kaj Eisfeld. Adreso ĝia estas Eisfeld 12.

Sächsischer Hof kun renesanca gablo
Memortabulo muntita ĉe la gastejo
Herder-placo kun la restoracio Sächsischer Hof fone

Historio redakti

Temas pri unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en Vajmaro kies unua mencio estis en 1429 okaze de posedanta ŝanĝo - de la Germana kavalira ordeno al la grafoj de Schwarzburg. Intertempa nomo ĝia estis Schwarzburger Hof. En 1809 aĉetis la duka privatkuiristo François Le Goullon tiun ĉi domon por malfermi tiuloke en 1810 la gastejon Hotel de Saxe. Ĉi-dome loĝis post alveno sia Johann Wolfgang Goethe inter la 7.11.1775 ĝis la 18.3.1776 ĉe la Kalb-familio. Dum la Dua mondmilito la konstruaĵo ege damaĝitis. La kubofroma parto kun la renesanca gablo spektanta al Herder-placo rekonstruitis detale je la komenco de la 1950-aj jaroj dume la malantaŭo estas moderna.[1] Alinomiĝo je Sächsischer Hof okazis en 1870. Por la kuiristo Goullon muntitis surloke memortabulo.

Havas tiu ĉi restoracio bierĝardenon kaj tranoktadofertojn. Estante parto de Herder-placo ĝi aŭtomate estas parto de la Monda heredaĵo de Unesko.

Eksteraj ligiloj redakti

50.980635311.3287122

Notoj redakti

  1. Artikolo "Sächsischer Hof" ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 375-376
  2. Insbesondere zur Geschichte https://www.saechsischer-hof-weimar.de/geschichte/