Grandduka saksia artmetilernejo Vajmaro

Grandduka saksia artmetilernejo Vajmaro (germane: Großherzoglich-Sächsische Kunstgewerbeschule Weimar) estis privata lernigejo en Vajmaro, Germanio, fondita en la 1.4.1908 laŭ iniciativo de la belga arkitekto Henry van de Velde kaj plaĉo de lia duka moŝto Vilhelmo Ernesto. Ĝi ekzistis ĝis la 30.9.1915.[1] Ĝi ne konfuzitu kun la najbara pli maljuna Grandduka saksia artlernejo (Großherzoglich-Sächsische Kunstschule Weimar; ĝi nomiĝis ekde 1910 altlerneje Hochschule für Bildende Kunst). Post la maleksplodo de la Unua mondmilito la postlasitaĵoj kunfandiĝis kun la Ŝtata Bauhaus. Ĝia konstruaĵo de 1906 estas monumentprotektita.

Historio de la instituto redakti

1902–1908 redakti

 
La suda gablo; malantaŭ al fenestroj estis la privata ateliero de Van de Velde

En la 1.4.1902 nomumitis Van de Velde fare de duko Vilhelmo Ernesto privata konsilisto por revivigi la en la duklando lamantaj metioj. Van de Velde do fondis jam en la 15.10.1902 la Artmetian seminarion (Kunstgewerbliche Seminar) en la t.n. Preller-domon proksimantan la malnovaj artmetilernejo. Post du jaroj da pensado kaj observado Van de Velde konvinkiĝis ke nur plibonigo de trejno de la metiistoj en propra lernejo alportus ŝanĝojn verajn en pli altkvalita metiaĵliverado. Li fondis Kunstgewerbliche Institut, planis ĝin kaj post dujara konstruo inaŭguritis en oktobro 1907 la instituto kiu havis komence 16 lernantojn.

1908–1915 redakti

En la 1.4.1908 ekestris Van de Velde en la lernejo. La institucia enkorpigo de la lernejo estis finita en 1910. Ĝis la malfermo promilita en 1915 la belgo restis ĝia direktoro. Mallongan tempon instruis surloke ankaŭ Moissey Kogan an der Schule.[2] La lernado daŭris kvar jarojn. La lernantoj havis la eblon gasti ankaŭ ĉe la Arta lernejo.

1919–1925 redakti

En aprilo 1919 Walter Gropius konstruis la Ŝtatan Bauhaus-komplekson post unuiĝo de Großherzoglich-Sächsischen Kunstgewerbeschule kaj Großherzoglich-Sächsische Kunstschule Weimar. En la 1.4.1921 oni malintegris - por la tradicie laborantaj majstroj - la Ŝtatan altlernejo por plastikaj artoj el la Bauhaus-komplekso. La unua ekspozicio iĝis en 1923, en 1925 la kompleta Bauhaus-aro translokitis al Dessau. folgte auf politischen Druck von rechts schließlich die Übersiedlung des Bauhauses nach Dessau.

1926–1996 redakti

Sub Otto Bartning ĉiuj restantaj vajmaraj institucioj unuiĝis en 1926 al Staatlichen Hochschule für Handwerk und Baukunst. Novorganizo kompleta fariĝis fare de Paul Schultze-Naumburg kiu ekestris ekde la 1.4.1930 laŭ plaĉo de la en Turingio jam antaŭ 1933 regintaj nazioj. Sub la estrado de Gerd Offenberg estiĝis en 1940 Hochschule für Baukunst und bildende Künste en la rango de teknika altlernejo. Hermann Henselmann direktoris inter 1945 kaj 1951. La posta altlernejo Hochschule für Architektur und Bauwesen aliaranĝitis ekde la Turniĝo kaj alinomitis en la 17.5.1996 Bauhaus-universitato Vajmaro.

Famaj disĉiploj kaj docentoj redakti

Notoj redakti

  1. Kp. Henry van de Velde in Weimar 1902 bis 1917 ĉe www.thueringen.de
  2. Moses Kogan, Matrikelbuch 1884–1920 Kogan en Vajmaro

Literaturo redakti

  • Renate Müller-Krumbach, Karl Schawelka, Norbert Korrek, Gerwin Zohlen: Die Belebung des Stoffes durch die Form. Van de Veldes Hochschulbau in Weimar. Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 2002, ISBN 978-3-86068-166-4.
  • Frank Simon-Ritz, Klaus-Jürgen Winkler, Gerd Zimmermann (Hrsg.): Aber wir sind! Wir wollen! Und wir schaffen!: von der Großherzoglichen Kunstschule zur Bauhaus-Universität. 1860 - 2010, Bd. 1 1860 - 1945. Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 2010, ISBN 978-3-86068-419-1
  • Grossherzoglich Sächsische Kunstgewerbeschule: Satzungen Digitalisierte Ausgabe
  • Erster Jahresbericht der Grossherzoglich Sächsischen Kunstgewerbeschuile zu Weimar.(1908) Digitalisierte Ausgabe
  • Zweiter Jahresbericht der Grossherzoglich Sächsischen Kunstgewerbeschuile zu Weimar.1909 Digitalisierte Ausgabe
  • Dritter Jahresbericht der Grossherzoglich Sächsischen Kunstgewerbeschuile zu Weimar.1910-1911 Digitalisierte Ausgabe
  • Vierter Jahresbericht der Grossherzoglich Sächsischen Kunstgewerbeschuile zu Weimar.1911-1912 Digitalisierte Ausgabe
  • Fünfter Jahresbericht der Grossherzoglich Sächsischen Kunstgewerbeschuile zu Weimar.1912-1913 Digitalisierte Ausgabe
  • Sechster Jahresbericht der Grossherzoglich Sächsischen Kunstgewerbeschuile zu Weimar.1913-1914 Digitalisierte Ausgabe

Eksteraj ligiloj redakti