Henry Van de Velde

(Alidirektita el Henry van de Velde)

Henry VAN DE VELDE (naskiĝis la 3-an de aprilo 1863, mortis la 15-an de oktobro 1957) estis belga pentristo, dezajnisto, fasonisto kaj arkitekto. Kune kun Victor Horta li povas esti konsiderata kiel unu el la plej gravaj reprezentantoj de Novarto. Lia edzino estis Marie-Louise van de Velde. Li fondis Artmetilernejon de Vajmaro.

Henry Van de Velde
Portreto de 1904, pentrita de Nicola Perscheid
Portreto de 1904, pentrita de Nicola Perscheid
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1863 (1863-04-03)
en Antverpeno
Morto 25-an de oktobro 1957 (1957-10-25) (94-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Tervuren Communal Cemetery
Lingvoj francanederlanda
Loĝloko Villa Bloemenwerf
Ŝtataneco BelgioGermanio
Alma mater Reĝa Akademio de Belaj ArtojGenta Universitato
Memorigilo Henry Van de Velde
Familio
Edz(in)o Marie-Louise Van de Velde
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto • pentristo • universitata instruisto • inĝeniero • internodekoraciisto • dizajnisto de juveloj
Verkoj Libra turo
Muzeo Kröller-Müller
Villa Bloemenwerf
National Institute for Technical Education Leuven
vdr

Vivo redakti

Van de Velde studis pentradon en Antverpeno kaj Parizo. Li pentris en la neo-impresionisma stilo, punktismo (france nomita pointillisme) kaj en 1889 iĝis membro de la artista grupo "Les XX" en Bruselo.

Ekde la jaro 1892 li forlasis la pentroarton kaj sin dediĉis al aplikitaj artoj (artforĝado, porcelano kaj manĝilaro, modo, tepiŝo- kaj ŝtofodezajno,…) kaj ankaŭ je la arkitekturo de interalie sia propra domo en Uccle. Li dezajnis ankaŭ internajn domaranĝojn kaj meblojn por la influriĉa arta komerco "Novarto" kaj de la galeriisto Samuel Bing en Parizo en 1895. Ankaŭ la verko de van de Velde aperis en la pavilono de Bing dum la internacia ekspozicio de 1900 en Parizo. Influis Van de Velde la brita movado arts and crafts kun John Ruskin kaj William Morris kaj estis unu el la unuaj arkitektoj kiuj dezajnis meblojn abstrakte kun klinitaj linioj. Van de Velde sin rezistis kontraŭ kopiado de historiaj stiloj kaj konscie elektis originalan fasonadon. Li volis forigi la banalecon kaj malbelecon el la homa spirito.

Ĉirkaŭ la ŝanĝiĝo de la jarcento, Henry van de Velde iom laboris en Germanio, interalie por la muzeo Folkwang en Hagen kaj la domo de Nietsche en Weimar. Li cetere estis la fondinto de la Kunstgewerbeschule [arta lernejo] en Weimar, la antaŭanto de la Bauhaus kiu de Walter Gropius estis pliellaborita en Dessau.

Dum la Unua mondmilito li restadis en Svisio kaj Nederlando, kie li dezajnis la muzeon Kröller-Müller en Otterlo. De 1926 ĝis 1936 li estis profesoro ĉe la Genta Universitato, kie li estis la arkitekto de la konata Libra turo. En Loveno li konstruis inter 1936 kaj 1942 sian lastan konstruaĵon, nome teknikan lernejon. Unu lia apogantino fervora en Vajmaro estis la granddukino Karolino (Saksio-Vajmaro-Eisenach).

Kelkaj verkoj de li redakti

Eksteraj ligiloj redakti