Domo Hohe Pappeln (Weimar)

La Domo Hohe Pappeln (germane: Haus Hohe Pappeln) troviĝas en Vajmaro, Belvederer Allee nr 58.

La orienta fasado.

Domohistorio redakti

Henry Van de Velde plenumis al si revon en la 5-a jaro de sia konsilista deĵoro ĉe la Artmetia Seminario de Vajmaro: havi propran domon ĉe la urba periferio. Van de Velde, estante mem artmetiisto konata pro luksaj mebloj kaj internaj ekipaĵoj, projektis la trietaĝan domon komplete kaj respektis aparte la kurson de la sunlumo.

Van de Velde vivis de 1908-17 kun la edzino Maria kaj kvin infanoj en la idilieca domo. Pro kreskanta ksenofobio dummilita li forlasis la urbon vendinte la domon. Post oftaj posedantoŝanĝiĝoj estas ekde 2002 la fondaĵo Klassik Stiftung Weimar, kiu uzas la tuton. Rondgvidado konsistas el vizito de la ĝardeno kaj de la reprezentadaj ĉambroj kun salonego, manĝoĉambro, laborĉambro kaj vestiblo ĉe la loĝadaj ĉambroj.

Priskribo redakti

Simile al la organoj de korpo ĉiu ĉambro ankaŭ havis strikte difinitan funkcion kaj sekve ankaŭ firman lokon ene de la ĉambraro. La spiriton de Van de Velde oni sentas en ĉiu detalo de la domo: ĉe la ensemblo de la mebloj el la vajmara loĝejo de la barono de Münchhausen, la metalaj ornamaĵoj, la ceramikaĵoj, la stofoj kaj la aĵoj de ĉiutaga uzo. Tiel la tuta domo fariĝis individua artaĵo.

La ekstera aspekto ŝuldiĝas al la interna strukturo kaj la ordigo de la instalitaĵoj. La arkitekturo havas karakteron komplikan kaj troludeman. Van de Velde intence rezignis pri ornamaĵoj, li uzis modernismaĵojn kaj farigis la domon laŭ la principoj de utileco. Al ĉiu fasado estis asignita alia ĝardena zono. La ĝardenon li - nemire - ankaŭ planis.

Literaturo redakti

  • Theres Sophie Rohde, Christian Tesch (eld.): Van-de-Velde Spaziergang. Auf den Spuren Henry van de Veldens an der Bauhaus-Universität Weimar. Verlag der Bauhaus-Universität Weimar, Weimar 2012, ISBN 978-3-86068-478-8, p. 48-49

Eksteraj ligiloj redakti