Karola Muelejo (Vajmaro)

Am Brühl 28, 28a en la Jakoba antaŭurbo de Vajmaro, Germanujo, troviĝas Karola Muelejo (germane: CarlsmühleKarlsmühle).

Karola muelejo en Vajmaro
Ilm-kluzo de la iama muelejo

Historio redakti

Ĝi menciitis ĉ. la jaro 1375 kiel Nydirstin mul; en 1430 kiel Nedirnmoel respektive Nydermoel. Tiu ĉi versio pri Malsupra muelejo uzitis ĝis 1845 antaŭ alinomiĝo. En 1577 akiris ĝin la municipo. Alikonstruoj fariĝis ĝis 1936. La materialo kvazaŭ tute konsistas el travertino.[1] Dum la t.n. Diluvo turingia de 1613 nur tie ĉi dek kvar personoj mortis. Laŭfunkcie estis ĝi grenomuelejo sed ankaŭ en 1705 olemulelejo kaj en 1741 hordea. Dum jarcentoj ĝi movigitis per akvoforto el la rivero Ilm aŭ el Asbach-rojo tra mulejfoso. Vaporforta tekniko enstalitis en 1885. Temis pri la plej granda kaj moderna muelejo ĉe Ilm-rivero kaj ĝi estas bonega ekzemplo pri sukcesa modernigo en la tempo de industriigo. La malfunkciigo okazis en 1958 respektive en 1971.[2] Dum bombado en la 5.2.1945 ĝi trafitis plurfoje, post kiam la meza parto rekonstruitis.[3] La kamentubo de la turbinejo ankoraŭ staras.[4]

La ejoj rilataj, la mueleja foso kaj la Ilm-kluzo troviĝas sur la listo de la unuopaj monumentoj protektotaj de Vajmaro[5] kaj inter la protektotaj ensembloj (en la kunteksto kun ĉirkaŭanta Brühl). La stato de la deponejoj estas teman kaduka. Koncerne la Ilm-kluzon temas pri la lasta postlasitaĵo de la en 1882 brulkonsumiĝinta Burgomuelejo.[6][7]

Notoj redakti

  1. Gerd Seidel, Walter Steiner: Baustein und Bauwerk in Weimar (=Weimarer Schriften, 32), Ständige Kommissionen Kultur der Stadtverordnetenversammlung Weimar und des Kreistages Weimar-Land in Zusammenarbeit mit dem Stadtmuseum Weimar, Weimar 1988, ISBN 3-910053-08-4, p. 52.
  2. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar. Bd. 1). Eldonis Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH. Weimar 2016, p. 115. ISBN 978-3-00-053509-3
  3. Art: Carlsmühle, in: Art. Windmühle, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 74.
  4. Zeitsprung
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-18. Alirita 2021-06-16.
  6. Zeitsprung
  7. Axel Stefek 2016, p. 112 ss.

Eksteraj ligiloj redakti