Glacifrida dometo (Vajmaro)

En la parko de Kastelo Belvedere en Vajmaro, Germanujo, apud la strato kondukanta suden al Possendorf kaj Vollersroda, troviĝas la ĉ. en la jaro 1863-a konstruita glacimagazeneto kun ŝtona benko kaj florkorbo (germane: Eishaus). La korbo estas kontraŭe al la ŝtona benko al kiu mankas apogilo - sed ĉeestas volutoj ĉe la sid-ero. La piedoj dekoraciitis per triglifoj. Ambaŭ estas el grejso. La tuto kreitis dum la regado de grandduko Karlo Aleksandro por kiu ĝi estis kvazaŭ fridujo. Poste ne plu faritis gravaj ŝanĝoj en la Belvedere-parko.

Glacifida dometo ĉe Belvedere-parko, de ĉ. 1863
Interno

La magazeno havas la formon de eta kapelo. Sur la selotegmento estas ŝajnkampanila aldonitaĵo. Interne estas ilaro servinta al glacielhakado, nome segilo kaj tenilo. Malsupren estas la porglacia foso en cilindra formo kiu estas plurajn metrojn profunda kaj plurtavole masonita. Inter la tavoloj estas aeraj spacoj por izoli la frigidon. La ĉirkaŭantaj arboj zorgis pri ombro kaj protektis la dometon kontraŭ rekta suna alradiiĝo. Ĉeestis ankaŭ propra kluzosistemo.[1] La divido de la glaciaj aĵoj estis dura laboro kion atestas la videblaj ilegoj. De la glacidometo ankaŭ konserviĝis plano. Proksime de ĝi troviĝas la ĉ. 1780 farita Schirmteich-lageto kiu ankaŭ servis por glaci-gajno post 1860.

La dometo kune kun ŝtona benko kaj florkorbo staras sur la listo de la monumentprotektotaj kulturaĵoj de Vajmaro.[2]

Notoj redakti

  1. Hans-Joachim Leithner: Gestaltete Landschaften (WeimarWissen 2: Teilband 2.1.: Parkanlagen in Weimar. Eldonis Hans-Joachim Leithner, Weimar 2021, p. 72 ss.)
  2. Denkmalliste der Stadt Weimar, 2013

Eksteraj ligiloj redakti

50.94678111.34735