Arbalesta societo vajmara

La privilegiita Arbalesta societo vajmara (germane: Armbrustschützengesellschaft in Weimar) fonditis en Vajmaro, Germanujo, laŭ statuto fonda en la 8.6.1680.[1]

Arbalesto kun ŝtala arko, 16-a jarcento

HistorioRedakti

 
Iama klubejo en Vajmaro

Pro urbodefenda strategio kolektigitaj pafistoj arbalestaj: jam ekde 1398 mencioj ekzistas. Laŭdire nia societo jam en 1436 estiĝis.[2] Antaŭulaj pafistofestoj/-konkursoj, nomite Schießhöfe, konatas jam por 1454 kaj 1455. En 1585 dissplitiĝis la fusila societo (Büchsenschützengesellschaft in Weimar) kreonta ne nur propran societon sed ankaŭ propran ekzercejon, la Pafejon de Vajmaro. La unua kune kun la fusilistoj uzata ekzerca ĝardeno situis ĉ. la jaro 1515 ĉe la vajmara esplanado.[3]

La societo, al kiu rajtis aliĝi nur burĝoj, ricevis en la 28.11.1765 klubejon ĉe Teiner-strateto, kiu poste alinomitis Schützengasse. Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller[4], grandduko Karlo Aŭgusto kaj Franz Liszt ankaŭ gastis tie ĉi. Goethe nomumitis eĉ honora pafisto de la menciita klubo.[5] La dukoj evidentiĝis ankaŭ ties protektanoj.[6] Johann Peter Eckermann atestis por la 20.10.1830, ke eĉ la granddukino Maria Pavlovna Romanova klubfavore agadis.[7] Ankaŭ la verkisto Christian August Vulpius membris ĉe al arbalestaj fanatikuloj.[8] La domo mem iĝis okazigejo por teatraĵoj kaj baloj kaj aliaj sociaj amuzadoj (ekz. la pafado je birdoj).

Kontraŭe al multaj aliaj gildoj la porarbalesta ekzistis ĝis 1945. En la Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro) legeblas interesa arĥiva dokumentado pri ĝi.[9]

Inter la 4.11.2011 kaj la 29.1.2012 la Urbomuzeo de Vajmaro ofertis la specialan ekspozicion Eingedenk der alten Zeit - Die Weimarer Armbrustschützengesellschaft und ihre wechselvolle Geschichte.[10] Samokaze aperis ankaŭ katalogo.[11]

LiteraturoRedakti

  • Wilhelm Genast: Aus drei Jahrhunderten der Armbrustschützengesellschaft in Weimar: ein Beitrag zur Geschichte des deutschen Bürgertumŝ', in: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte und Altertumskunde, Neue Folge 3. Band; der ganzen Folge 11. Band, Gustav Fischer Verlag Jena 1883, p. 499–556. Weblink

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Genast, p. 515 ss.
  2. Eintrag in der DDB
  3. Art. Büchsenschützengesellschaft, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 67.
  4. Ĉe ambaŭ poetoj arbalestoj gravis literature: Schiller verkis la dramon Wilhelm Tell kaj Goethe liveris la ideojn ĉi prie post restado en Svislando. Götheportal
  5. Genast, p. 544.
  6. Wilhelm Genast verkis historion pri la tri unuaj jarcentoj de tiu ĉi societ.
  7. Jen la vortoj de Eckermann Ein Stündchen bei Goethe, um mit ihm im Auftrag der Großherzogin wegen eines silbernen Wappenschildes Rücksprache zu nehmen, das der Prinz der hiesigen Armbrustschützengesellschaft verehren soll, deren Mitglied er geworden., ĉe: Fritz Bergemann (eld.): Eckermann, Gespräche mit Goethe in den letzten Jahren seines Lebens (= Insel Taschenbuch. Band 500). Eldono 11-a. Berlin 2015, p. 699.
  8. Genast, p. 544.
  9. ww.archive-in-thueringen.de
  10. Informoj ĉe stadtmuseum.weimar.de
  11. Eingedenk der alten Zeit - Die Weimarer Armbrustschützengesellschaft und ihre wechselvolle Geschichte. Katalog zur Sonderausstellung im Stadtmuseum Weimar, kuratorece: Holger Richter, München 2012